“Ili eksplodis je malgranda alteco, dispeciĝante je kelkaj brulantaj pecoj. Rezulte en la vilaĝo ekis kelkaj incendioj. Supozeble militistoj uzis la tiel nomatajn “fosforajn bombojn”. Ilia uzado ene de loĝlokoj estas malpermesita de kelkaj internaciaj traktatoj”, skribis uzanto de Jutubo, kiu publikigis tiun videon.
Tamen tiu ĉi video estis filmita ne en junio 2014 apud la ukrainia Slovjansko, sed en novembro 2004 en Irako.
En la video estis registrita la bombardado pere de usonaj obusoj dum la dua batalo por Faluĝo (de la 8-a ĝis la 20 de novembro 2004) dum la operaco “Furiozo de fantomo”. Tiu ĉi operaco devis haltigi la eskaladon de perforto en Irako kaj garantii okazigon de la prezidanta balotado la 25-an de januaro 2005.
Unue la usona militestraro diris, ke temis nur pri malĝusta uzado de la fosforaj lumigaj bomboj kaj nomis informojn pri ties viktimoj “la disvastiĝinta mito”. Tamen poste sub la premo de ĵurnalistoj, kiuj montris fotojn de infanoj kaj plenkreskuloj kun brulvundoj tipaj por la blanka fosforo, reprezentanto de Pentagono subkolonelo Barry Venable agnoskis, ke la usona armeo celkonscie aplikis la blankan fosforon kontraŭ “armita malamiko”.