Tio estas duoble falsa novaĵo: unue, en la blogoj kaj ukrainiaj komunumoj de la "Dekstra sektoro", "Eŭromajdano" kaj la aliaj, kiuj partoprenis la eventojn de la lasta duonjaro, tia fotaĵo forestas.

Kaj en la novaĵo mem ne estas la referenco je la fonto, do ne estas indikite ekzakte kiu blogo aŭ komunumo kvazaŭ aperigis ĉi tiun fotaĵon. Kaj en la sociaj retoj oni disvastigis la fotaĵon de la retejo Rusvesna, pri kio atestas la surskribo sur la fotaĵo en la maldekstra malsupra angulo RusVesna.su.






Due, ĝi estas la fotaĵo farita dum la filmado en 2008 de rusia fikcia filmo "Ni estas el la estonteco”. La fotaĵon oni povas vidi en Vkontakte, en la albumo de la uzanto Maksimo Mak, kiu laboris kiel pentristo-rekvizitisto dum la filmado de la filmo "Ni estas el la estonteco".




Tion, ke la brako, kiun la viro tenas apud sia vizaĝo, estas artefarita postiĉo, kaj la viro mem estas la pentristo-rekvizitisto, pruvas aliaj fotaĵoj el la sama albumo de Maksimo. Sur ili ni vidas, kiel Maksimo kune kun la kolegoj dispentras artefaritajn korpopartojn.





"Ni estas el la estonteco" estas fikcia filmo de 2008 pri vojaĝo tra la tempo, filmita de Andreo Malukov. La unua prezentado en Rusio kaj la tutmonda prezentado okazis la 21-an de februaro 2008. La scenetoj de la filmo komence okazas en nia tempo, kaj poste reiras al la militaj jaroj, kiam okazis pezaj defendaj bataloj en la aŭgusto 1942. Por la filmado de militaj bataloj estis bezonataj sangantaj artefaritaĵoj, kiujn oni povas vidi en la albumo de Maksimo Mak.



Spekti la filmon>>>