"En la fino de la 2013 – komenco de la 2014 pliakriĝis la situacio en Ukrainio. En la februaro 2014 la legitima landa prezidanto V.F. Janukoviĉ estis eksigita kaj la potencon ekhavis la opozicio. Unu el ĝiaj unuaj decidoj estis la abolicio de la leĝo pri la statuso de la rusa lingvo kaj la malpermeso uzi ĝin samrajte kun la ukraina. Supera Konsilio de la Aŭtonoma Respubliko Krimeo, kiu estis la parto de Ukrainio, rifuzis obei la kievan registaron", – estas dirite en la teksto.




Tio ne estas vero. La 23-an de februaro, en la tago de la fuĝo de Janukoviĉ el Ukrainio, la Verkhovna Rada (Ukrainia parlamento) vere voĉdonis abolicii la tiel nomatan leĝon de Kivalov-Kolisniĉenko de 2012, kiu reguligis la uzadon de la lingvoj en Ukrainio. En tiu tempo la akcepto de ĉi tiu leĝo provokis amasajn protestojn en Ukrainio pro ĝia malekvilibriĝo kaj evidenta pinĉo de la rajtoj de la ukraina lingvo en kelkaj regionoj.

Tamen, la 4-an de marto la prezidanto de Verkhovna Rada (La parlamento) Oleksandro Turĉinov rifuzis subskribi la abolicion de ĉi tiu leĝo – do la decido de la Rada ne ekvalidis. Lingva leĝo funkcias ĝis nun, kaj la rusa lingvo havas regionan statuson en la vico de Ukrainiaj regionoj.