"Nun tiu pastro-teroristo disdonas gazetarajn konferencojn, ke lin torturis ukrainiaj soldatoj kaj kruele plenbatis, per kio li diskreditigis la ukrainian armeon", — skribis Dmitrij Snegirjov .




Ĉi tiu informo ne responsas al la realo. La gvidantino de la aparato de Kieva distrikta tribunalo Olena Cimbalistenko neis la informon pri la liberigo de la teroristo. "En Kieva tribunalo per la verdikto de la juĝesplora juĝisto rilate al Mareckij Vladimiro Vjaĉeslavoviĉ 1972 [naskiĝ]jaro estas aplikita la portempa malliberigo en la formo de aresto dum 60 tagoj – ĉi tio estas minimuma daŭro”. Krom tio, la decido estis farita sen la ebleco enpagi kaŭcion — informis Olena Valentinovna. — Post 60 tagoj, se la juĝesploro estos finita, la procedo estos transdonota al la tribunalo kaj estos prijuĝata surbaze de [difinotaj] faktoj. Se la juĝesploro ne estos finita, la periodo de la aresto, kiel preventa ago, estos daŭrigota". La verdikto estis akceptita ĵaŭde, la 29-an de majo.




Rilate la intervjuojn, kiujn kvazaŭ disdonis Vladimir Mareckij, temas, plej verŝajne, pri video-intervjuo kiun li faris kun Kiril Frolov en la ambulanco survoje al la rapidhelpejo en kuracejo. Pri tio Kirill Frolov skribis en sia paĝo en LiveJournal la 30-an de majo. "1:10 – Ĵus mi revenis hejmen. Intervjuis advokatojn. Por ĉiuj 9 luhanskanoj — escepta grado de aresto: 2 monatoj en punizolejo sen la ebleco enpagi kaŭcion. Pastro Vladimiro havas tri infanojn, kaj ĵus oni dufoje operaciis al li la renojn. Mi sukcesis interparoli kun li… Eĉ uzante la kameraon, kiam oni veturigis lin en la kuracejon", — skribis Frolov.




Tiele, malvera estas ankaŭ la informo, ke Vladimir Mareckij estis ekzekutita de Nacigvardianoj la 29-an de majo.


Ni memorigas, ke dum la kunveno de la Eparkia konsilio estrata de ĉefepiskopo Luhanska kaj Alĉevska Mitrofan, oni decidis demisiigi la sacerdoton de la plenumo de siaj pastraj devoj “ĝis fina klarigo de ĉiuj cirkonstancoj de la afero”. Pri tio raportis la gazetarservo de la patriarkio.