En la artikolo mem la aŭtoro ne rememoras pri futbalaj zelotoj kaj la Dekstra sektoro, sed meditas pri tio, ke la militon en Ukrainio bezonas oligarĥoj.



La fotaĵo estas disvastigata en sociaj retoj.





Tamen, tiu fotaĵo neniel rilatas la batalionon "Azov" kaj la rekrutojn de la ukrainia armeo. Ĉi tiu fotaĵo aperis en la retejo Yourdailymedia en 2005, en la kolekto de la tatuoj kun naziaj simboloj. Sola diferenco estas ke en tiu ĉi fotaĵo unu el la viroj ne havas alkudraĵon kun simbolo de la Dekstra sektoro, ĉi tion la kreintoj de la falsaĵo propramen aldonis en Photoshop.


Ni memorigas, ke la bataliono "Azov" estas speciala trupo de la Ministerio pri internaj aferoj de Ukrainio, formita por batali kontraŭ neleĝaj armitaj bandoj en Donecka provinco. La bataliono estas bazita en Berdjansko, ĝi estis kreita en aprilo de 2014. Plejparte la soldatoj de la bataliono estas la membroj de Majdana memdefendo kaj aŭtomajdananoj.