Laŭ la asertoj de Novoros.info “la punsoldatoj de dnipropetrovsjka bataliono” kvazaŭ uzis kontraŭ la virinoj larmigan gason, unu virino kun la traŭmo de la kapo estis alveturigita en reanimejon, kelkaj aliaj sin turnis en kuracejojn kun pluraj rompoj kaj kontuzoj.


Ĉi tiun novaĵon republikigis multaj novaĵretejoj, blogoj kaj la komunumoj en sociaj retoj.






Tamen la novaĵo ne responsas al la realeco. Por ilustri ĝin estis uzita la sceneto el video, farita ankoraŭ en la 2010 en Odeso – tiam la preterpasantoj trobatis la ŝoforon, batfaligitan la virinon sur la trotuaro.




La bazo por la falsa novaĵo iĝis vera historio pri tio, ke la gepatroj de la mobilizitaj soldatoj el Lviva provinco dum du tagoj blokadis la elveturon el la milita trupo. La gepatroj timis ellasi siaj filojn militservi en Dnipropetrovsjka provinco. Kelkaj patrinoj kuŝiĝis sur la vojon, malebligante la elveturon de la soldatoj. Sed la soldatoj mem, dezirante militservi, ŝiris la gepatran barilon kaj forveturis. Neniu estis traŭmita. Do, en la konflikto estis du flankoj: la soldatoj kaj iliaj gepatroj. La “punsoldatoj” kaj la “batalantoj” ĉe la milita trupo ne estis rimarkitaj. En la novaĵo de Novoros.info estas ankoraŭ plia falsa aserto: kvazaŭ la patrinoj petis, ke oni revenigu iliajn infanojn de Sud-Oriento, sed reale la soldatoj tiumomente ankoraŭ sin trovis en Okcidenta Ukrainio, kaj la patrinoj ne permesis ellasi ilin.


La detaloj – en la programero de TSN.