El la korespondado sekvas, ke dum la batalo apud Karlivka (Donecka provinco) la 23-an de majo Semenĉenko mortigis (aŭ ordonis mortigi) ĉirkaŭ dek siajn soldatojn, kiuj pro la paniko penis forlasi la batalkampon. La novaĵojn pri tio aperigis dekoj da novaĵretejoj, grandaj rusiaj novaĵkanaloj faris pri tio ĉi la programerojn.




Tian konkludon oni faris el du ekrankopioj de kvazaŭ korespondado de Semenĉenko kun Avakov, disvastigitaj pere de la Unio de kiberbatalantoj "Novorusio” (CyberGuerrilla).




Jen la informo pri la rompo kune kun la ekrankopioj sur la oficiala paĝo de CyberGuerrilla. Jen la sama informo sur ilia paĝo en Vkontakte.

Ĉi tiu informo estas falsa. Sur la ekrankopioj estas montrita ne la paĝo de Semenĉenko, tion tuj videbligas kelkaj kriterioj. Unue, en la maldekstra kolumno, kie estas montrataj la listoj de lastaj kontaktoj, kun kiuj oni korespondadis, troviĝas nur unu kontakto – Avakov. Alivorte, Semenĉenko kvazaŭ neniam kun iu ajn korespondis. Dekstre malsupre estas videbla faldita babilejo, sur kiu ne estas indikita la nombro de la rektaj kontaktoj, do supozatas ke Semenĉenko aŭ tute ne havas aŭ havas tre malmultajn amikojn ĉe Fejsbuko.

Supre sur la panelo oni vidas proponon de Fejsbuko "Знайти друзів" (Trovi amikojn). Tian informon Fejsbuko montras nur se la kontakto havas tre malmulte da amikoj.

En la kazo de Semenĉenko ĉio ĉi neeblas. Je la momento de la skribado de ĉi novaĵo li havas 4956 geamikojn, plus ankoraŭ 42.465 da homoj observas lian paĝon. Semenĉenko estas registrita ĉe Fejsbuko la 2-an de februaro 2010.




Tiele, ĉe li ĝuste ne povis foresti la historio de korespondado kun aliuloj, kaj Fejsbuko ekzakte ne povis en la momento de la rompo proponi al li trovi amikojn.

Pri tio, ke "kiberbatalantoj" sugestis la rompon de ĝuste persona paĝo de Semenĉenko (https://www.facebook.com/dostali.hvatit), sed ne iu-ajn rezerva, atestas la informo sur la muro de ĉi tiu unuiĝo datita je la 26-a de majo, en kiu estis anoncata la novaĵo pri Semenĉenko.




Kaj ankaŭ la informo de la 27-a de majo, en kiu "kiberbatalantoj" denove indikis la adreson de ĝuste tiu ĉi paĝo de Semenĉenko.


Do evidentas, ke por tiu falsaĵo estis kreita nova konto ĉe Fejsbuko je la nomo de Semenĉenko, de kiu estis okazigita la korespondado kun same pseŭda Avakov. Post tio ĉi per fotoredaktilo estis anstataŭigita la informo en la adreslinio de retumilo je la adreso de Avakov-paĝo.