Ĉi tiu informo ne konvenas al la realeco.

Unue, la 831-a aviabrigado disponas nur ĉasaviadilojn Su-27.




Ĉi tiuj ĉasaviadiloj estas destinitaj ekskluzive por enaeraj bataloj, ili ne povas pripafi surterajn celojn pro manko de aviapendaj mekanismoj kaj konvenaj celiloj.

Krome, laŭ niaj datumoj, preskaŭ ĉiuj homoj, kiuj estas prezentitaj sur la "senmaskigaj" fotaĵoj kiel membroj de la 831-a aviabrigado, ne plu rilatas al ĝi. Eĉ pli, unu el ili – Andreo Ŝevĉenko – pereis en la 2009, plia – Jurij Kriŝtal – iĝis invalido de la unua grupo pro la trafika akcidento en la 2010. Alia triopo eksiĝis kelkajn jarojn antaŭe.

Nokte la 26-an de majo armitaj subtenantoj de DPR okupis la Doneckan flughavenon. Sur la tegmento estis lokigitaj porraketaj funkciigaj instalaĵoj, el kiuj oni bombardis militajn helikopterojn kaj aviadilojn. La operacio de ukrainia armeo rezultigis, laŭdire, pereon de 38 DPR-anoj kaj 2 civiluloj.