Originala fotaĵo prenita de la enskribo en la Fejsbuk-paĝo de Vladimiro Skaĉko, kiu asertas ke la 25-an de majo 2014, “Ukrainio surgenuiĝis“ antaŭ Usono. Kaj tion kvazaŭ atestas surgenuiĝo de generalo de la ukrainia armeo antaŭ la usona ambasadoro en Ukrainio.




Pri tiu historio tuj rakontis kelkaj rusiaj televidkanaloj, inkluzive de Rusio 1 kaj Life News.



Tamen, ĉi tiu fotaĵo estis farita ne la 25-an de majo 2014, sed pli frue – la 17-an de junio 2013, en la ukrainia urbo Ĥersono. Sur la fotaĵo estas bildigita enmanigo de la armilo al Eksterordinara kaj Plenpotenca Ambasadoro de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Usono en Ukrainio John Tefft honore al la meritoj de John Paul Jones – fondinto de la Usona militŝiparo, kiu antaŭ 226 jaroj prenis la kozakan ĵuron, kaj poste servis kiel vicadmiralo de la Rusia imperia floto.

La 16-an kaj la 17-an de junio 1788, dum la rusia-turka milito ĉe la Dnipro-Buha riverelfluo okazis Limanska (riverelflua) batalo. Tiutage kozaka remŝiparo gvidata de Sidir Bilij kaj Antin Holovatij, akompanata de veleskadro de la vicadmiralo John Paul Jones, neniigis la restaĵojn de la turkaj ŝipoj, blokitaj ĉe Oĉakov.

Ĝuste pro tio ni vidas sur la fotaĵo la reprezentanton de la kozakaro en la surgenua pozo. Tiu ĉi surgenuiĝo ne estas troservemo antaŭ la usona ambasadoro, sed omaĝo al la kozaka heroo John Paul Jones.

"Por danki la usonan ambasadoraron, sinjoron ambasadoron (usonan ambasadoron en Ukrainio John F.Tefft – red.) , ni decidis subteni la tradicion kaj akcepti sinjoron Ambasadoron kiel honoran kozakon de la Ukraina kozakaro. Kaj enmanigi al la sinjoro ambasadoro la sabron", – diris en la parolado dum la festeno vicprezidanto de la gvidanto de la nuntempa kozaka konsilio ĉe Ĥersona Provinca Ŝtata Administracio Oleg Sinajev.

Tamen, kiel substrekis Sinajev, la sabro al la usona ambasadoro estis enmanigita ne kiel armilo.

" Ni ĝin (la sabron – red.) enmanigas kiel donacon, kiel artaĵon – por memoro al kozako John Tefft", – diris la vicestro de la kozaka konsilio.

La fontoj ĉi tie kaj ĉi tie.




Tiele, en la pseŭdo-novaĵo de Vladimir Skaĉko estas malĝuste indikita la dato de la fotaĵo. Plue, maljuste estas akuzata nuna ukrainia registaro, dum la eventoj okazis dum en Ukrainio potencis Viktor Janukoviĉ kaj lia partio.

Aldone, ukrainiaj generaloj ne klinis la genuojn antaŭ la usona ambasadoro. Sur la fotaĵo estas generalo de la ukrainaj kozakoj, kaj la prezento mem estas la teatrumita prezentaĵo. La sabro ne estis donacita kiel batalilo.

Kaj fine, ĉi momente John Tefft ne plu estas Usona ambasadoro en Ukrainio. En la aprilo 2014 li estis nomumita la usona ambasadoro en Rusia Federacio.