Ĉe tio ŝi referencis al la falsa Tviter-konto, kvazaŭ posedata de la memproklamita prokuroro de Krimeo Natalja Poklonskaja.




Tamen tiu ĉi foto havas neniun rilaton al la eventoj en Donecko. Ĝi estis farita en aprilo 2013 en siria urbo Alepo post ties bombardado de la registaraj fortoj. Tiam sekve de pripafado pereis naŭ infanoj.



Ermina Kotanĝan evidente rapide rimarkis la eraron kaj forigis tiun enskribon de sia paĝo. Sed la foto rapide disvastiĝis en Interreto.
Cetere tio estas jam pli ol unufoja kazo, kiam la foto de tiu pereinta knabo estas prezentata kiel bildo de infano, pereinta en Orienta Ukrainio. Ekzemple pere de ĝi oni ilustris la novaĵon pri infano, grave vundita en Slavjansko la 10-an de majo 2014.



Krom la foto de la pereinta en Sirio knabo en Interreto oni uzas alian mensogan foton kiel pruvon de la mensogo ke en Orienta Ukrainio oni murdas infanojn.



Tamen en tiu ĉi foto estas bildigita ne la knabo, mortigita de la teroristoj en Orienta Ukrainio. Tiu ĉi foto estis farita en 2010 en Ĝankojo, kiam en Krimeo oni entombigis knabon, kiun murdis loka mensomalsanulo.