Eksa milica oficisto rakontis al la kanalo, ke li ne sciis pri la proksimiĝantaj interpuŝiĝoj en Odeso, ĉar lin kune kun aliaj gvidantoj de la milico oni vokis por trihora kunveno en la prokurorejo kaj devigis malŝalti la telefonojn (en video 6:06). Fuĉeĝi asertas, ke li eksciis pri la interbatiĝoj nur post kiam ili komenciĝis apud la komerca centro "Atena" kaj tuj veturis tien.

Ĉi tio estas mensogo. Fuĉeĝi estis tie ekde la komenco kun la armitaj porrusiaj aktivistoj. Eĉ plie, li, kune kun aliaj milicanoj marŝis en la kapo de la kolono ĝis la loko de la interpuŝiĝoj, samtempe konversaciante kun ili.


Ĉi tio esta videbla en la video (ekde la 8:30).

Krom tio ĉe 6:58 de la NTV-elsendo postekrana voĉo rakontas, ke iuj provokistoj embuskis en la dua etaĝo de la konstruaĵo kaj komencis pafi kontraŭ la popolo. Tiutempe oni montras la viron kun Sanktogeorga rubando, pafanta kontraŭ la homoj. Je 7:15 ankaŭ Fuĉeĝi konfirmas tion.

Je la fino de la programero (12:46) postekrana voĉo diras, ke la milicanoj faris ĉion eblan por eviti sangoverŝon.

Fakte, la milico dum la tuta tempo vidis, ke separatistoj pafis kontraŭ la homoj kaj ne provis malhelpi tion. Jen la ekrankopio, kie milica oficiro, simila al Fuĉeĝi, observas la pafadon.


Krome, estas tre multe da fotaĵoj kaj videoj, en kiuj estas videble, ke la milico ne nur ne malhelpis batalantojn pafi, sed protektis ilin per siaj ŝildoj.


Pli da informojn pri la agoj de la odesa milico dum la interpuŝiĝoj vi povas legi ĉi tie.

Ni memorigas, ke la atako de la procesio de porukrainaj aktivistoj kaj futbalaj zelotoj kondukis al la konflikto sur la Kulikovo kampo kaj la tragedio en la Domo de sindikatoj.