"Pluraj centoj da italoj partoprenis en la manifestacio kontraŭ la misinformado fare de la eŭropaj amaskomunikiloj pri la situacio en Ukrainio. La ago okazis proksime al la ukrainia ambasadejo en Romo", – informis NTV en sia informsceneto la 17-an de majo, 2014 .



La novaĵon pri impresa prorusia manifestacio en Romo NTV ilustras per la scenetoj, en kiuj gejunuloj portas afiŝojn kun la sloganoj kontraŭ redukto de sociaj programoj: "Provizora laboro", "Malgrandaj enspezoj" , "Ŝanĝi nian gvidantaron”.

Eĉ pli, samtage en la itala ĉefurbo okazis du manifestacioj. NTV montris ambaŭ kiel porrusiaj. La unua estis studenta manifestacio kontraŭ junulara senlaboreco kaj redukto de sociaj elpagoj.



La dua estis kontraŭ la subpremado de seksaj minoritatoj (la 17-a de majo – Tago de la batalo kontraŭ homofobio). Legu pri tio ĉi tie, ĉi tie kaj ĉi tie. Tie ankaŭ estas la sceneto, uzita de NTV .

Ĉi-okaze la sceneton de NTV komentas iu Julietto Chiesa – la ĵurnalisto, socia aktivulo, eksa membro de Eŭroparlamento. "En Italio neniu scias la veron pri tio, kio okazas en Ukrainio. Oni donas al ni tute falsan informon, kontraŭan al la vero. Ni devas veki la popolon, kaj la kompreno venas iom post iom", – diras Chiesa. Laŭ li, tio, kio okazas en Ukrainio, estas pli vasta, ol "regiona krizo" kaj estas "senprecedenta danĝero por ĉiuj". Li deklaris, ke la masakro en Odeso je la 2-a de majo, dum kiu pereis preskaŭ 50 homoj, iĝis la lasta guto. Homoj ekmitingis en Romo por esprimi sian proteston kontraŭ la renaskigo de faŝismo kaj naziismo en Ukrainio kaj Eŭropo. Dum la manifestacio kunvenintoj kvazaŭ voĉkriis "Ne al nazioj, ne al la milito, ne al NATO en Ukrainio", – asertas Chiesa.

Kiel skribas blogisto Andreo Malgin, avmalgin, ĉi tiu Jullietto Chiesa estas konata persono.

"Tio estas tia itala ĵurnalisto, kiu laboris dum Breĵnev-tempo kiel moskva korespondanto de la komunista ĵurnalo "Unita". Antaŭ proksimume dek jaroj mi renkontis lin en la prezidenta polikliniko ĉe Sivcev Vraĵek. Li aliĝis al ĝi antaŭ kvardek jaroj, kiam ĝi estis polikliniko de la Centra Komitato de KPSU, kaj vizitas ĝin ĝis nun. La historieton pri la poliklíniko mi eĉ aldonis al mia libro "Konsilisto de la prezidento". Mi ne scias kiel nun, sed dum la sovetia potenco li havis somerdometon en Ĵukovka kaj feriis en partiaj sanatorioj en Krimeo, la Centra Komitato de KPSU alfiksis al li la aŭton kun ŝoforo, kaj lin mem alfiksis al nutraĵdistribuejo en la Domo sur la bordostrato. Oni rumoradis, ke pere de li KGB aranĝis forfluon de bezonataj informoj por la okcidenta gazetaro.

Poste li malaperis por longa tempo, kaj elplonĝis en 2008, kiam subite la Unua kanalo de rusa televido, interrompinte siajn elsendojn, montris ekster la horaro dokumentan filmon de Jullieto Chiesa pri tio, ke reale usonanoj mem eksplodigis siajn turojn-ĝemelojn. Estas amuze, ke en la ĵurnalo "Morgaŭ" en la samaj tagoj Giullietto Chiesa aŭdigis alian version: post "Al Qaed" staras – kiel vi opinius – Israelo! (“ Mi kredas ke unu el la centroj, de kie venas tiu reĝisorado, senkondiĉe, estas Tel-Avivo, aŭ, kio fakte estas la la samo, la israelaj sekretaj servoj. Nature, mi havas neniujn pruvojn, mi agas indukte, sed Israelo ĉiam estis implikita en tutan serion de internaciaj provokoj, unu el kiuj kondukis al la iraka milito").

Poste Giullietto Chiesa ekaperis dum skandalaj elektoj en la Ŝtatan Dumaon en la decembro 2011. Sur la televidaj ekranoj kaj en la radioelsendoj oni prezentis lin kiel "Observanton de la Eŭropa Parlamento". "La observanto", kompreneble , en ĉiuj intervjuoj diris, ke ĉeestis la plej honestajn elektojn, kiuj iam vidis dum sia longa vivo. Strange: mi opiniis la plej honestaj elektoj, kiujn ĉeestis Chiesa, okazis sub Leonid Iljiĉ Breĵnev.

Parenteze , ĉu vi scias , de kiu partio en 2009 Chiesa estis proponita kiel deputito al Eŭroparlamento? De la "Rusa Unio de Latvio”!", – skribas Andreo Malgin.
Laŭ la materialoj de: avmalgin.livejournal.com