En ĉi varianto estas fortranĉita la unua parto, en kiu temas pri la prezidento de Rusio Vladimiro Putin. Kiel rezulto, la titolo de la video miskomprenigas kaj ŝajnigas, ke la patrino de Aleksandro Aniŝĉenko sin turnas al la kieva registaro.


Sed efektive la virino sin turnas al la prezidento de Rusio.

La 5-an de majo, 2014, proksime al Slavjansko rusiaj dungosoldatoj murdis urbanon de Sumio Aleksandron Aniŝĉenko. En lia sovetia pasporto en la rubriko nacieco estis skribite "ruso" .

La 14-an de majo en Jutubo aperis jena video titolita "Alvoko al V. Putin de la patrino de ruso, kiu estis murdita de la rusaj dungosoldatoj en Slavjansko”. La plenan version vi povas spekti supre.

En ĉi tiu video la patrino de Aleksandro Aniŝĉenko diras: "Kiam la rusia registaro promesis defendi siajn civitanojn en Ukrainio, ĝi devis defendi nin. Do, mi estas rusino, kaj mi estas la patrino de la pereinta kolonelo, komandanto de speciala trupo Aleksandro Aniŝĉenko". Tuj poste la patrino demandas: "Kiel kompreni vian politikon, Vladimiro Vladimiroviĉ?" Kaj akuzas V.V. Putin-n pri pereo de sia filo, kiu postlasis malsanan edzinon kaj filinon-studentinon.