Tiun konkludon kvazaŭ ekhavis portempa juĝesplora komisiono de la Verkhovna Rada gvidata de la deputito Gennadij Moskal. La novaĵo de la agentejo ITAR-TASS:


"Soldatoj de specialaj fortoj "Berkut " ne havas rilaton al mortigoj sur la stratoj de la ukrainia ĉefurbo en la februaro de tiu ĉi jaro, pafis ne ili. Tion konkludis portempa juĝesplora komisiono de la Verĥovna Rada post esploro de municioj, kiuj estis uzitaj de paflertuloj. Al personara armilaro de "Berkut" la kugloj eligitaj el la korpoj, simple ne konvenas", — certigas nin televidprezentisto de novaĵa elsendo de la kanalo "Rusio 24":

Tamen nek unu eldonaĵo prezentis videon, en kiu Moskal diras tion kaj ne aldonis lian plenan citaĵon .

Fakte, la deklaro de la deputito estis ŝirita el la kunteksto kaj returnita. Moskal diris, ke la armilaro, el kiu pafis la policistoj de "Berkut" kaj aliaj sekurecfortuloj, malaperis , pro tio la kugloj, eligitaj el la korpoj de mortpafitaj homoj, ne estas konvenaj por tiu armilaro, kiu nun restas en la deponejoj de "Berkut".

Li deklaris ĉi tion en komentoj al StopFake.

"Malaperis Kalaŝnikov-mitraletoj, el kiuj estis mortigitaj la protestantoj, pistoloj Fort, paflertulaj fusiloj, ĉasfusiloj Fort-500", — diris Moskal . Detalojn pri la malaperinta armilaro oni povas ankaŭ legi en la oficiala retejo de la deputito.

"Estas cent procentoj, ke sur la Majdano pafis la policistoj de "Berkut", — aldonis li.

Laŭ la deputito, la armilaron, el kiu estis mortpafitaj homoj , elveturigis senpere tiama gvidanto de "Berkut" Sergeo Kusjuk kaj liaj subuloj.

"Tion forveturigis tiuj, kiuj pafis", — diris Moskal .

Li aldonis, ke kun la armilaro malaperis ĉiuj ĝiaj dokumentoj, enskriboj en la protokolaj libroj kaj ordonoj pri la distribuo de la armilaro inter la policistoj.

"Ĉio estis farita tre profesie , oni kaŝis la spurojn", — opinias la deputito.