Fakte, ĉi bildo eastas falsaĵo. Unue, la fotaĵo estas prenita el la interreto kaj ne respondas la kondiĉojn – sur ĝi Nalivajĉenko estas prezentita duonprofile, dum devus rigardi rekte en la fotilon. Legi pri la kondiĉoj por oficiala foto por la pasporto de usona civitano oni povas ĉi tie.
Due, la naskiĝdato – 8 06 1966 – estas indikita en la malĝusta formato, la monato devas esti skribata nur per litera mallongigo.


Trie, kiel naskiĝloko estas indikita Kalifornio, dum Nalivajĉenko naskiĝis en ukraina Zaporiĵo.

Kvare, en la malsupro mem en la loko markita per tiaj signoj <<< devas esti enskribita la nomo de la posedanto de la pasporto, kaj ĉi-kaze tiu loko estas malplena.

Kvine, la presliteraro, per kiu estas kompostita la nomo Nalivajĉenko diferenciĝas de tiu, per kiu estas kompostita ĉio alia, kvankam ĝi devas esti la sama.