"En Interreton trafis skanaĵo de la interesa dokumento. Ĉi tio estas la skanaĵo de la ordono por SBU. En ĝi la unua vicestro de SBU Krutov ordonas al la subuloj kapti civitanojn de Rusia Federacio. Plu estas rekomendate elekti el inter ili tiujn, kiuj ne havas parencojn en Ukrainio kaj “sabotistigi” ilin. Fakte la gvidantoj de SBU ordonas reteni senkulpajn homojn. Eĉ pli, estas ordonate falsigi iliajn atestojn aŭ elbati ilin el la arestitoj", – skribis Oleg Carjov.


Konfirmante siajn vortojn Carjov publikigas en sia paĝo la kopion de la menciita skanaĵo.

Ĉi tiun novaĵon disvastigis iuj amaskomunikiloj.


Tamen, la skanaĵo de la dokumento estas falsaĵo. Pri tio en sia paĝo en Fejsbuko skribis ukraina ĵurnalistino Irina Solomko.

"La falsaj dokumentoj, kiuj kvazaŭ atestas pri la ordono de SBU al siaj oficistoj falsigi la datumojn pri “spionoj el Rusia Federacio", estis falsigitaj en Krimeo kaj disvastigitaj de Oleg Carjov, deputito de la Partio de Regionoj.

Tion pruvas la originala dokumento, surbaze de kiu estis farita la falsaĵo. Ĉi tio estas respondo de SBU je la plendoj de la loĝanto el Sebastopolo Ŝestakoviĉ, direktita al li en la novembro 2010.

La falsistoj per grafika redaktilo aldonis al la dokumento la titolon "Tute sekrete", ŝanĝis la tekston, adresiton, monaton kaj jaron. Samtempe la dato kaj elirnumero de la dokumento, skribitaj permane en la sama skribmaniero, restis identaj. Restis ankaŭ la subskribo, kiu ne estas tiu de Krutov, sed de tiama vicprezidanto de la SBU Ĥimej.

Plue , fifalsistoj ne konsideris, ke SBU jam pli ol unu jaron uzas aliajn blankfoliojn, kaj allasis kelkajn erarojn en la teksto – “rusismojn", – skribis Irina Solomko.

Kiel pruvon de siaj vortoj la ĵurnalistino publikigis du dokumentojn: la skanaĵon, al kiu referencas Carjov kaj la skanaĵon de la plendo de la loĝanto de Sebastopolo (klaku sur la bildon por vidi ĝin plene):