"Hodiaŭ en Zaporiĵo, spite la malpermeson de la nazia junto kaj ties kunlaborantoj el la loka potenco, unu veterano aranĝis personan Paradon de la Venko. Homoj ĉe la bushaltejo aplaŭdis lin! Por eviti provokojn la avon akompanis la eskorto de biciklistoj", – skribis aŭtoro de la video.

La video estas vera, sed la klarigo al ĝi – falsa. Fakte, la veterano revenas tuj post la festado de la Venkotago en Zaporiĵo.


Jen pli da fotaĵoj de tiu festo:





Ĝuste de ĝi revenis la veterano. Kaj post li veturis la biciklistoj el la Zaporiĵa memdefendo por eviti ajnajn provokojn.


Laŭ la materialoj de veliss.livejournal.com.