"Tamen, la lokanoj ne ĝojis vidi memanoncitajn gvidantojn de la lando. Kievanoj prifajfis Turĉinov-n kaj Jacenjuk-n, do tiuj ekrapidis forlasi la parkon", – asertas la eldonaĵo.


Pruvante tion, la ĵurnalo eĉ prezentis jenan videon, en kiu Jacenjuk kaj Turchinov vere estas prifajfataj.

Ĉi okaze"Komsomolskaja Pravda" eĉ ne estis embarasita je la fakto, ke en ĝia novaĵo sur la fotaĵo de la eventoloko Jacenjuk havas haregojn kaj surhavas vinruĝkoloran kravaton kaj ruĝan papavon sur roverso de la jako, kaj en la video, kiu kvazaŭ estis filmita la 9-an de majo 2014, li estas akurate razita kaj surhavas bluan kravaton kun blu-flava rubando.

Ankaŭ rusia eldonaĵo preteratentis la fakton, ke en la video la voĉo de la skandala ĵurnalisto Sergeo Rulev, kiu ĝin filmis, kelkfoje nomas estrojn Jacenjuk kaj Turĉinov ne potenculoj, sed la reprezentantoj de la unuiĝinta opozicio.

Krom tio, la ĵurnalo vidas neniun problemon eĉ en la fakto, ke la dato de publikigo de ĉi tiu video estas la 9-a de majo 2013 .


Ja estus eble preni unu el la "freŝaj" videoj, kiuj nun estas amase alŝutataj en YouTube kun pli freŝa dato en la titolo.


En 2013 Jacenjuk kaj Turĉinov estis prifajfitaj de la subtenantoj de la Komunista Partio, kiuj venis kun siaj flagoj al la Eterna fajro.

Metado de la florkronoj far’ de Jacenjuk kaj Turĉinov en la nuna jaro aspektis jene:


Neniu prifajfo okazis.