En la komenco la sceneto prezentas, kiel Koliŝ defendis sur la stratoj de Kievo la portretojn de la pereinta personaro de "Berkut", kiujn laŭdire volis senhonorigi la membroj de la “Dekstra sektoro”. Eble tiu heroaĵo iĝis la kaŭzo ke la virino estis invitita rakonti pri aliaj "kruelaĵoj" de la subtenantoj de la Eŭromajdano.

“Ŝi laboris kiel juristino en la provinca administracio, kiam al ili venis armitaj banditoj. Nun ŝi scias proprasperte, kio estas anarkio kaj pogromoj", – asertas postekrana voĉo .

Koliŝ mem ĉi-okaze rakontas, ke enpenetrintaj homoj "rompis meblojn, forprenis aĵojn, dokumentojn. Ili ruinigis la tutan oficejon. Oni rompmalfermis gardoŝrankojn”.

Samtempe dum ŝia rakonto al la spektantoj oni montris bildojn de la frakasita oficejo kaj dispentritaj muroj.

Sed fakte, tiuj scenetoj neniel rilatas al la Ĵitomira Provinca Administracio – ili bildigas la Ĵitomiran oficejon de la Komunista partio, kiun atakis nekonatuloj ok tagojn post la eventoj en la provinca ŝtata administracio.

Plu Koliŝ klarigas, ke la atakintoj ĝenerale intencis bruligi la administran oficejon, sed ne faris tion nur ĉar ĝi situas en la kvina etaĝo de la hotelo "Ukrainio” kaj povus suferi aliaj homoj.

Sed fakte la ŝtata provinca administracio neniel rilatas al la hotelo "Ukrainio" – ĝi troviĝas en aparta konstruaĵo sur la alia strato. Kaj en la kvina etaĝo de la hotelo estis lokita la oficejo de la Partio de Regionoj .

Je la informpeto de la periodaĵo Zhitomir.info al la personarfako de la Ĵitomira Provinca Ŝtata Administracio oni konfirmis, ke homo, nomata Julia Koliŝ, neniam tie laboris.

Detalan refuton vi povas spekti en la programero de Zhitomir.info.

Krome, altiras atenton la fakto, ke en la sceneto de Ren TV subtenantoj de la Eŭromajdano estas nomataj nur kiel senprincipaj banditoj kaj pogromemuloj, kiuj nur volas neniigi ĉion ĉirkaŭe. Je la sama tempo, la partoprenantoj de la aktualaj eventoj en orienta Ukrainio en similaj scenetoj aperas nur kiel "pledantoj por federacio”, kiuj luktas por siaj rajtoj. Tamen, nek amasa perforta okupo de administrejoj, nek la ĉeesto de pezaj armiloj ne kaŭzas eĉ plej etan kondamnon de la rusiaj amaskomunikiloj.