Kiel argumenton oni uzas ateston de la eskapinta el Ukrainio eksa estro de la Sekureca Servo de Ukrainio Aleksandro Jakimenko, kiu asertas, ke la pafado estis efektivigata el la filharmonio, kiun tiutempe kontrolis la subtenantoj de la Maidano gvidataj de Andrij Parubij. Jakimenko aldonas, ke homoj tiam vidis 20 batalantojn elirintaj el la filharmonio kun pafiloj.

Kiel pruvo la kanalo "Rusio 1" eĉ montras bildojn, sur kiuj ni vidas homojn, elirantaj el iu konstruaĵo, kaj asertas nome jenon: "jen tiuj homoj eliras el la konstruaĵo de la Kieva fiharmonio". Dume la voĉo malantaŭ la ekrano klarigas detale al la spektantoj, ke en la manoj de la membroj de la “Dekstra sektoro” estas la pafiloj, el kiuj oni mortigis la homojn kaj varmigaj litkovriloj, sur kiuj kutime kuŝas paflertuloj. Aparte, konfirmante la vortojn de Jakimenko, oni vidigas s-ron Andrij Parubij, kiu observas “la foriron”.



Fakte, ĉiuj ĉi tiuj atestoj estas mensogo. Unue, la Kieva filharmonio aspektas tiel:


Due, ĝi troviĝas malproksime kaj ege flanke de la loko, kie la kugloj de la paflertuloj mortigis la homojn. Krome, inter la filharmonio kaj str. Institutsjka estas multe da tre altaj domoj, rekta videbleco tute mankas.


Rilate la homojn, kiuj laŭdire post la pafado kontraŭ la subtenantoj de la Maidano eliris el la la “filharmonio" – fakte, ili vere estas la membroj de la “Dekstra sektoro”, sed ili eliras ne el la filharmonio, sed el la hotelo "Dnipro", kiu por iu tempo estis la sidejo de la organizaĵo. Kaj oni eliris de tie, ne en la tago de pafado sur la Maidano, sed multe pli poste – en la fino de la marto (filmeto).

Plu. Foje oni asertas, ke Jakimenko en la intervjuo eraris kaj efektive celis diri ne pri la filharmonio, sed pri la konservatorio, kiu situas sur la Maidano. Sed ĉi tiu hipotezo ne eltenas la kritikon – de sur la konservatoria konstruaĵo rekte ne estas videblala loko de la mortigoj – tion malebligas alta konstruaĵo de la hotelo "Ukrainio". Ĉi tio estas videbla eĉ sur la mapo, kiun "Rusio 1” uzis en la sama cseneto:


Se de la loko de la pafekzekuto vi penos ekrigardi direkte al la konservatorio, vi vidos sekvan bildon:


Tiele, de la konservatoria tegmento oni ne povis pafadi.

Sed tio ne estas la fino. En la sama sceneto "Rusio 1" denove rememoras subaŭskultitan konversacion de la de estona ministro pri eksteraj aferoj Urmas Paet kaj Alta Reprezentanto de Eŭropa Unio pri ekstera politiko Catherine Ashton, dum kiu Paet kvazaŭ diris, ke la homojn de ambaŭ flankoj mortigis la paflertuloj, agantaj je la interesoj de la tiutempa opozicio. Sed fakte Paet ne diris tion de si mem – li nur aŭdigis al Ashton la version, kiun li mem aŭdis de aliaj homoj. StopFake jam skribis pri tio.

Ni memorigas, antaŭnelonge rusia “Unua Kanalo” montris tute falsan sceneton pri tio, ke la nova ukrainia registaro forsegis la arbojn sur str. Institutsjka por kaŝi la krimpruvojn pri la loko, de kie pafis la paflertuloj. Detalan malkovron de tiu sceneto vi povas vidi en nia sepa videokolekto.