Ĉiufoje vi konkludas: kievano estas timigita de la nazioj, subaĉetita de la Usona Ŝtatdepartemento aŭ varbita de la banderanoj, ĝuste pro tio li refutas tion, kion vi vidis propraokule. Ja vi ne povis vidi tion, kio ne ekzistas? Ho ve, povis. Mi malkaŝos gildan ĵurnaistan sekreton: falsa realeco estas farata tre simple.

La mekanismo de ĝia kreado konsistas nur el tri ĉefaj punktoj.

1. Selekto. Oni elprenas nur tiujn faktojn, citaĵojn, bildojn, kiuj enkadriĝas en nian koncepton: al la leganto kaj al la spektanto necesas malebligi ajnan ŝancon formi sian propran opinion.

2. Interpretado. Komentante la okazaĵon, oni uzas falsajn pritaksojn – kvazaŭ preterire: kiam ili aperas kiel referenco, sed ne la ĉefa penso, la aŭskultantoj ne pripensas ilin kaj simple akceptas. Ajna informo elvokas pli da fido, se estas akompanata de bildo – iu ajn, eĉ ne rilata al la pritraktata temo.

3. Disvastigo. La saman misinformadon oni distribuas tra diversaj kanaloj, inkluzive Interreton: la mensogoj, apogataj je la “certigoj de la atestantoj" kaj replikoj de kvazaŭ sendependaj blogistoj estas perceptataj kiel "ĉiekonata vero".

Kaj nun ni modlos nazion el vi...
Ni transformu laŭ tiu skemo en konvinkan apogon de naziismo vian hejmurbon. Jen svastiko sur la barilo (ĝin pentros la ĵurnalisto mem, sed ankaŭ sen li io simila okazas, ĉu ne?). Jen via samurbano, kiu diras ke "alinaciulaĉoj" devas koni sian ĝustan lokon (ni ne konfesas, ke serĉis tian radikalulon dum semajno). Jen la statistiko pri la novnaziaj organizaĵoj de la planedo (bonege substrekas la skalon de minaco!). Jen biografioj de kelkaj policistoj kaj vlasovanoj, naskitaj en via urbo (ĉu tiuj ne ekzistas? Ni povas elpensi ilin, ja vi sendube ne malŝparos la tempon por kontroli tion en la arkivoj). Jen estas fotaĵo de la milita tempo: policistoj pendumas partizanojn. Kaj jen estas la modernaj sceneroj: timiga manifestacio tra la stratoj de via urbo (tio estis manifestacio dum la 1-a de majo, sed ni ne montros flagojn kaj sloganojn, kaj akompanigos la videon per la plej maltrankviliga muziko). Kaj fine – polica resumo pri murdoj kaj korpaj vundoj (nuraj ĉiutagaj kvereloj kaj ebriaj pugnobataloj, sed ni preteratentos ĉi nuancon). Imagu – en la delonga kuŝejo de naziismo denove oni komencis mortigi kaj kripligi!

Restis kolekti ĉion en unuecan TV-rakonton aŭ ĵurnalan publikaĵon, kaj tra la teksto hazarde disĵeti "menciojn". Onidire, mortigo povas esti pro malamo al disidentoj, kaj iuj el la lokaj loĝantoj veturis eksterlanden kaj povis ricevi tie iujn instrukciojn... Cerbolavadu tiel dum unu monato – kaj en najbaraj provincoj ekaperos "teamoj de antifaŝistoj". Kaj ni ja eĉ ne komencis tromensogi – plejparte ni nur selektis la fragmentojn de vera realeco kaj faris kelkajn supozojn! Mensogojn oni povas semi poste, kiam por ili estos preta la grundo: ni prezentos la scenetojn kun nazisalutantaj partoprenantoj de la "Rusa Marŝo" en Moskvo kiel filmitaj ĝuste ĉi tie, rekte nomos la loĝantojn de la urbo kiel nazioj, skribfiksos revelaciojn de kelkaj kvazaŭ viktimoj... Sankta fumo, eĉ mi mem post tio ekardos je justa malamo, petos pafilon kaj iros sub la gvidon de ĉu eksterlanda instrukciisto, ĉu loka bandito: nur estu li kontraŭ la "bruna pesto"!

Falsa realaĵo kun "banderanoj" estas farita ĝuste tiel. El centmiloj da ukrainoj ekirintaj sur la Majdanon kontraŭ la bandita reĝimo, al vi oni montris nur tiujn, kiuj aspektis plej brutale. Al ĉi tio estis aldonitaj la konfesoj de malveraj viktimoj kaj malveraj batalantoj (foje lipomovoj ne kongruas kun la sonantaj vortoj: simple oni anstataŭigas la sonigon!), aldonis la scenetojn de la Dua Mondmilito, rememoris Bandera-n, kvankam la plejmulto da protestantoj pri li scias malpli ol pri Napoleono... La mensogon en tiun kuiraĵon oni aldonadis per tunoj: pri kvazaŭa malpermeso de la rusa lingvo, kvazaŭ okupitaj per "Dekstra Sektoro" apartamentoj, kvazaŭ prirabitaj trajnoj... Oni ne montris al vi tiujn aneksojn kaj rabojn, oni nur parolis al vi pri ili, montrante tute alian bildon (kaj vi eĉ ne memoras kiun konkrete) – sed la senton "mi vidis per miaj propraj okuloj!" vi ekhavis.

Kiel rekoni falsaĵojn
Tamen tiuj falsaĵoj havas malfortan lokon: ili malbone kuniĝas kun tio, kio okazas antaŭ ili, kaj precipe post ili. Se vi por unu aŭ du semajnoj flankenmetos ĵurnalon kaj malŝaltos televidilon, sereniĝanta menso rimarkos nekonsekvencojn. Rememoru, en 2004-2005 oni timigis vin per "faŝista reĝimo de porusona prezidento Juŝĉenko" – sed nek politikajn subpremojn, nek membriĝon de la lando en NATO vi ne ekvidis, kaj dum la plej proksima elekto la "faŝisto" fordonis la potencon sen rezisto.

Nunaj falsaĵoj ankaŭ estas kudritaj al realeco per blankaj fadenoj. Jen Putin mem devis konfesi, ke malantaŭ la dorso de krimea memdefendo agis rusшaj soldatoj – kaj kiel inspirplene li mensogis antaŭe, ke ili tie ne estis! Oni montris al vi, ke Donbaso unuanime kaj feroce rezistas al la Kieva potenco – sed se tio estus vera, Janukoviĉ eskapus tien, sed ne en Rusion! Oni montris al vi, ke la potencon ekhavis "banderanoj, malŝatantaj ĉion rusan" kaj "dungitoj de la Okcidento, dezirantaj lanĉi sangan buĉadon" – sed se tio estus vera, la separatistoj, kiuj okupis registarajn konstruaĵojn en Donecko, jam estus pripafitaj el tankoj! Tamen, kun sin enfermitaj tie "pacemaj loĝantoj", kiuj estas armitaj per mitraloj kaj fusiloj, oni okazigas plurtagajn intertraktojn: do tio estas surprize humana "faŝista junto"... Kaj cetere pro kio ĝi estas la junto, kaj pro kio la faŝista? Nu jes, oni diris al vi tiel – por ke vi timu kaj malamu. Kaj per kio oni konfirmis tion? Neniu el la membroj de la portempa registaro estis suspektita pri iu militarismo, nek totalismo, nek implantado de la personeckulto, nek diktatoraj manieroj, nek ekstrema naciismo, nek pri ĉio alia, kio estas propra al la faŝisma ideologio... Nu, rigardu vi s-ojn Turĉinov kaj Jacenjuk: ĉu ili havas almenaŭ unu el tiuj signoj? Parenteze, ĉe Putin ĉio tio estas evidenta, eĉ trompeti estas senbezone...

Sed la ĉefa miso de tiu monstra informkampanjo estas alio: ĝia senskurpuleco, kio estas nepra ĉe tia larĝeco kaj hasto. Kiel rezulto inter vere talenta mensogo renkontiĝas ankaŭ primitiva mensogo, kiu estas facile senmaskigata. Menciitan "malpermeson de la rusa lingvo", ekzemple, kaj ĝenerale "la persekutadon de la rusoj". Aŭ kiel el la direktoro de Mikolajeva zoo oni faris "agenton de la Okcidento." Aŭ du temoj en diversaj kanaloj: la sama homo sur kuraceja lito estas prezentita kiel “dungito de la Maidano" kaj kiel "viktimo de la majdananoj"...
Kaptinte tiom evidentan mensogon, oni povas demandi misgviditan viktimon de televidilo: kiucele la propagandistoj mensogas? Se en Ukrainio envere okazas tia koŝmaro, kiel ili asertas – kial ili ne povas simple prezenti ĝin sen ajnaj plibeligoj? Kaj se ili mensogis unu fojon – kiel ni kredu ilil en ĉio alia?

Aŭtoro: Vladimir Alifanov

Prenite de la retejo FaceNews.