Tamen proparolanto de la Odesa juda komunumo Boleslav (Ber-Ŝmuel) Kapulkin refutis tiun informon. “Pro la aperinta informo pri la kvazaŭ planata de la juda komunumo de Odeso evakuado, mi deklaras: la tuja evakuo, pri kiu asertas tiuj sciigoj, ne estas planata. La odesanoj (inkluzive de la judoj) estas ŝokitaj de la tragedio en Kulikova kampo, sed ni ne vidas rektan mi-nacon al la juda komunumo, do mankas iuj ajn busoj kun malfermitaj pordoj kaj rorantaj motoroj” skribis Kapulkin en sia LiveJournal-paĝo.