“Kiel kuracisto mi hastis helpi al tiuj, kiuj estis saveblaj, sed min haltigis la batalantaĉoj, kiuj malhelpis al mi alveni la vunditon. Unu el ili krude forpuŝis min, promesante ke baldaŭ min kaj aliajn judojn de Odeso trafos la sama sorto. Mi vidis tiun knabon, kiun oni povus savi, se mi prenus lin al malsanulejo, sed ĉiuj admonoj finiĝis je bato kontraŭ mia vizaĝo kaj perdo de miaj okulvitroj.
Dum 15 jaroj mi vidis tre multon, sed hieraŭ mi volis plori – ne pro doloro aŭ humiligo, sed pro malkapablo fari ion ajn. En mia urbo okazis tio, kio ne okazis eĉ dum la faŝisma okupacio. Mi faras demandon al mi, kial la tuta mondo silentas?” – bedaŭras li. Nur en Fejsbuko tiun deklaron republikigis pli ol du mil homoj.


Eĉ pli, tiu deklaro estis tradukita en aliaj lingvoj kaj disvastigata en aliaj partoj de la Interneto.
La angla versio estis publikigita en la retejo de NBC News:


La germana versio:


Envere tiu kuracisto en Odeso ne ekzistas. En la foto estas bildigita dentokuracisto Ruslan Ĥaĝi-Muratoviĉ Semjonov, kiu laboras en Ust-Ĝegutinska stomatologa polikliniko en Karaĉajio-Ĉerkesio, Rusio.


Tiu Fejsbuk-paĝo estis farita tuj antaŭ la verkado de tiu publikaĵo, la 3-an de majo.


Estis uzataj la materialoj de Watcher.