“Homoj en maskoj, armitaj per batiloj, ĉenoj kaj traŭmopistoloj, atakis partoprenantojn de la plurmila kontraŭfaŝisma marŝo en Donecko, kriante naciismajn sloganojn... Kelkdek ekstremnaciistoj komencis ĵeti ŝtonojn kontraŭ la marŝo, oni raportas ankaŭ pri uzado de grenadoj. Post alfronti reziston, la atakintoj malaperis”, asertas la agentejo.



Tamen ITAR-TASS montris eĉ ne unu kadron aŭ foton, faritajn surloke.

Vere la aserto de la rusia novaĵagentejo estas mensogo de la unua ĝis la lasta vorto.

Jen homoj, kiujn ITAR-TASS nomis partoprenantoj de la “plurmilhoma kontraŭfaŝisma manifestacio”.

En la filmeto videblas, ke preskaŭ ĉiuj ili estas armitaj pere de bastonoj kaj fosiloj, portas flagojn de la tiel nomata Donecka Respubliko, Georgo-rubandojn kaj krias: “Rusio!” La videjo estis filmita antaŭ la interpuŝiĝoj, do tiuj homoj ekde komenco planis ataki.




Jen unu el la atakintoj kun la Georgo-rubandoj, armita per bastono. La foto fare de agentejo Reuters havas subskribon: “Porrusiaj aktivuloj atakis la porukrainian marŝon en Donecko”.



Ĉi-tie je 0:32 aŭdeblas kiel li severe krias al ĵurnalistoj, postulante forigi kameraojn.

Jen kiel aspektis partoprenantoj de la manifestacio por la unueco de Ukrainio, kiu tiutage okazis en Donecko:




Supre estas videjo de tiu manifestacio. Post kunveni surplace la homoj ekmarŝis laŭ la stratoj, kantante la himnon de Ukrainio kaj kanton “Ĉervona ruta” [unu el plej popularaj ukrainaj kantoj]. Videblas ke neniu el ili estis armita. Post la 27-a minuto komenciĝas la interpuŝiĝo. En la filmeto videblas, ke milico ne reagis al batado de la partoprenantoj de la marŝo por la unueco de Ukrainio.

Sekvoj de la interpuŝiĝoj:





Rakonto de atestantino: “La marŝo por la unueco de Ukrainio en Donecko finiĝis per masakro. Armitaj per batiloj kaj armaturoj bestaĉoj superĵetis per ŝtonoj kaj grenadoj homojn, kiuj sub la ukrainiaj flagoj kantis “Ĉervona ruta” kaj la himnon de Ukrainio. Milico faris NE-NI-ON. Sed ne – la berkutaĉoj fordonis siajn ŝildojn al la sangaviduloj kaj tiuj post reveni al sia kuŝejo en la Provinca Ŝtata Administrejo redonis ilin. Nombro de la vunditoj ankoraŭ ne estas konata, oni plu alportas ilin al malsanulejoj. Inter traŭmitoj estas ankaŭ ĵurnalistoj. Malgraŭ rektaj minacoj en la paca marŝo partoprenis ĉirkaŭ 3000 homoj...



Parte estis uzitaj materialoj de agentejo Novosti Donbasa [Novaĵoj de Donbasso].