Ekzemple retejo Novorus.info, kiu nomas sin “La Centra informagentejo de Novrusio” kaj kiu jam estis konviktita de StopFake pri mensogo, skribas jenon: “Kion oni povus pentri sur ukrainia kirastransportilo, kiu iras batali kontraŭ siaj civitanoj en Donecko? Ĉu flava-verdan ru-bandon? Ĉu ruĝa-nigran flagon de la Dekstra Sektoro? Ĉu la flagon de Eŭropa Unio? Ĉu la fla-gon de Usono? La nazian svastikon!”


La saman “novaĵon” oni povas vidi ĉe dekoj da aliaj retejoj kaj blogoj. Ekzemple ĉi-tie plejparto da komentistoj indignas pro la “malkaŝita arogo de la ukrainiaj faŝistoj”.


Tamen vere tiu ĉi foto estis farita la 16-an de aprilo apud Kramatorsko fare de Marko Djurica, fotisto de novaĵagentejo Reuters kaj kompreneble iu ajn svastiko tie mankas.


Jen la originalo en la retejo de Reuters.


Jen la sama foto en la retejoj de novaĵagentejo RIA Novosti kaj Russia Today.