“Unu el la gravaj detaloj, kiun la filmanta grupo ekvidis en la centro de Kievo per propraj okuloj estis forsegitaj arboj. Ĵus vivantaj, ne rompitaj, ne forbruligitaj. De ili restis nur la radikaĵoj. Kaj ili estas ĝuste tiuj arboj, kiujn povis trafi paflertulaj kugloj dum la pafado kontraŭ la manifestaciantoj kaj la anoj de “Berkut” en februaro. Kaj tiuj trunkoj estas evidentaj krimpruvoj, kiuj ebligus al la ekspertoj diveni, de kie oni pafis laŭ la Institutsjka strato”, – konfirmis la prezentistino de la televidkanalo.


Tiu aserto estas tute mensoga. Blogisto radagor realigis propran esploron, kiu pruvas plian intencan falsadon de la faktoj pere de rusiaj amaskomunikiloj.

La kompleta materialo troveblas sur la paĝo de blogisto.

Komento de Serhij Prudko, nia kieva tradukanto: la fosita kavo, kiun ni vidas sur la fotaĵo, troviĝas sur la strato Sadova – kelkcentmetrojn for de la strato Institutsjka.