Laŭ la informoj de rusiaj amaskomunikiloj, Usono disponigos al Ukrainio entute nur 50 milionojn da dolaroj kiel helpon. Krome, samtempe kelkaj rusiaj TV kanaloj sonigis, ke Joseph Biden alvenis ŝajne pro tio, ke Ukrainio ne plenumas la kondiĉojn de la Ĝenevaj interkonsentoj pri la malstreĉigo de la konflikto en la oriento de la lando.

Fakte, kiel informas Radio Libereco, referencante la videoprezentaĵon, la 22-an de aprilo dum komuna gazetara konferenco kun ukrainia ĉefministro Arsenij Jacenjuk, Joseph Biden laŭdis la penojn de Ukrainio pri malstreĉigo de la konflikto en la oriento de la ŝtato. Kaj krome – li rekte diris, ke la Ĝenevajn interkonsentojn ne plenumas ĝuste Rusio, kaj same ĝiaj militaj trupoj apogas separismon en orienta Ukrainio.

“Eĉ ne unu nacio rajtas simple forpreni la teritorion de alia nacio. Tio al neniu estos pardonita. Ni neniam rekonos la kontraŭleĝan okupadon de Krimeo far’ de Rusio. Kaj ĝin neniam rekonos la mondo, kiel atestas la kunsido de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. Neniu nacio rajtas kaŝe sendi militajn trupojn al la najbaroj kaj malstabiligi la situacion. Ni postulas de Rusio ĉesigi tiujn agojn”, – diris Biden.

Parolante pri la financa subteno de la ukraina registaro flanke de Usono, Joseph Biden nomas samtempe kelkajn ciferojn. 50 milionoj da dolaroj, kiujn la rusiaj proregistaraj amaskomunikiloj nomis la sola helpo de Usono por Ukrainio – tio estas monrimedoj, kiujn Usono donas nur por okazigo de la agoj por lukti kontraŭ korupto. Krome, 20 milionojn da dolaroj ricevos la ukrainia armeo.

Por la restarigo de la ukrainia ekonomio Usono disponigos unu miliardon da dolaroj . Tio estas dudekoble pli ol anoncis la rusiaj amaskomunikiloj. Krome, Usono kontribuos la daŭran kunlaboron inter Ukrainio kaj la Internacia Mona Fonduso, promesis Joseph Biden.

Laŭ la materialoj: Radio Libereco.