Ŝi okupiĝas pri la organizado de la tumultoj, amaskunvenuloj, ofte havantaj la radikalan karakteron.


Kaleda ne kaŝas sian partoprenon en la mikolajivaj eventoj. En ŝia Vkontante-paĝo oni povas vidi la indikon pri la subteno de la prorusiaj aktivuloj.


Inter ŝiaj amikoj en tiu socia reto estas estrino de mikolajiva ĉelo de la partio "Rusa bloko" Jevgenia Bondarenko, eksa deputitino de la urba konsilio, kaj Anton Polovenko, unu el la ĉefaj organizantoj de la prorusiaj mitingoj en Mikolajiv kaj en la tendaro kun rusiaj trikoloroj apud la monumento al la Herooj-liberigantoj, kiu estis kaptita dum la subaĉeto. Krome, Kaleda amikas ankaŭ kun deputitino de la Mikolajiva urba konsilio, elektita de la Partio de regionoj, Tatjana Ĉistjakova.


"Regionulino" Ĉistjakova Tatjana (maldekstre) kaj estrino de mikolajiva ĉelo de la partio "Rusa bloko" Jevgenia Bondarenko (dekstre)

Aldone, ŝi ankaŭ evidentiĝis esti rusa spionino kaj estis kaptita de la Sekureca Servo de Ukrainio (SSU), pri kio informis en la oficiala retejo de SSU. Ŝi estas suspektata pri sabotista agado sur la teritorio de Ukrainio. Ŝi alvenis Ĥersonon la 4-an de aprilo. Laŭ ŝi, tio jam estis ŝia kvina vojaĝo al Ukrainio. La 5-an kaj la 6-an de aprilo ŝi okazigis kelkajn renkontiĝojn kun gvidantoj kaj aktivuloj de la prorusiaj agadoj en la urbo Ĥersono, vizitis la distriktajn centrojn por surloka trastudo. En Mikolajiv Maria, senpere partoprenante, uzis la pafarmilon, kaj rezulte, laŭ ŝi, vundis tri personojn. Post tio, sin kaŝante, ŝi revenis al la Ĥersona provinco. Ŝi ankaŭ ricevis la taskon riveli staton de armilaro de limgardaj servoj ĉe la limo de Krimeo kun la kontinenta parto de Ukrainio kaj la eblon trafi la duoninsulon, legitime aŭ preter la establitaj kontrolpunktoj por personoj, al kiuj SSU malpermesis eniri la landon.


Kiel antaŭe estis informite, iuj personoj, kiuj troviĝis apud la administracio, nomis la Regionan Konsilion "Duma", laŭ la rusa maniero. Ni memorigas, ke pli frue la estro de Mikolaja provinca milica administracio, Jurij Sednev konvinke asertis, ke la eksterlandanoj, inkludante rusianojn, inter la 14 arestitoj pro la provo okupi la konstruaĵon de Mikolajiva Regiona Ŝtata Administracio forestis.

Uzita materialo: Prestupnosti.net