"Militistoj de la Suda Milita Distrikto la 9-an de majo okazigos festajn salvojn en ok urboj de Rusio, inkluzive Sevastopolon kaj la unuan fojon por 23 jaroj en la urbo-heroo Kerĉo" – oni informis al la korespondanto de ITAR-TASS en la gazetara servo de la Suda Milita Distrikto.

Fakte, la festaj salvoj en Kerĉo la 9-an de majo okazis en la lastaj jaroj regule.

Ĉiujare la decidon pri la salutpafado dum la Venkotago en la urboj-herooj akceptis per la aparta edikto la Ministro de Defendo. Pasintjare la salvo en Kerĉo estis okazigita en du lokoj: sur la monto Mitridato kaj en Strojgorodoko (Konstruurbeto), kie la militistoj salutpafadis ĉe tankaj salvoj.



Ni memorigas, ke la festa salvo estas granda multpunkta solena pafado per la salvoŝarĝaĵoj el specialaj (“salutapafajj”) artileriaj kanonoj.