Tamen, Roman Romaniv antaŭ unu monato jam estis eksigita de la posteno. Pri tio informis la oficiala retejo de la Ministerio pri Internaj Aferoj de Ukrainio la 6-an de marto.


Krome en la video, kiun la "Unua Kanalo” prezentis kiel hodiaŭan, malantaŭ dorso de Romaniv oni povas vidi sidantan tie Paŭlo Gubarev, kiu nuntempe estas en la Kieva antaŭprizonejo, kaj sekve neniel povis ĉeesti la 7-an de aprilo en la konstruaĵo de la Donecka Provinca Ŝtata Administracio.


La sama video, filmita de iom alia angulo kaj datita la 3-an de marto, troveblas ĉe Youtube.

Parte estas uzitaj la materialoj de: Uainfo