Unuafoje tiu informo aperis en la retejo de societo “Ukrainskij vibor” [eo: Ukraina elekto], estrata de Viktor Medvedĉuk, baptano de prezidanto de Rusio Vladimir Putin, estro de admi-nistracio de la prezidanto de Ukrainio dum la regado de Leonid Kuĉma. Tion publikigis Irina Ĥiĵnjak, reprezentanto de Medvedĉuk en Ĥarkivo.
Kiel informis s-ino Ĥiĵnjak, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon en programo de la angla televidkanalo Thames.TV diris, ke la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj plian fojon enketis la “ukrainian aferon” kaj “fakuloj faris jenan konkludon kadre de la internacia juro: okazis esti, ke de la tempo de la disfalo de Sovetunio Ukrainio ne faris kaj nek registris dece ĉe Unuiĝintaj Nacioj demarkacion de siaj limoj kiel la ŝtato... Ĝi plu estas laŭ siaj limoj la administra distrikto de Sovetunio, surbaze de ordinara traktato kadre de la Unio de Sen-dependaj Ŝtatoj, kiu en Unuiĝintaj Nacioj havas neniun laŭleĝan povon”.


Laŭ la opinio de s-ino Ĥiĵnjak tio senfundamentigas ajnan diskutadon pri la separatismo en oriento de Ukrainio, ĉar ĝi ajnakaze ne havas limojn.
Unue, Ban Ki-moon nenion tian diris. Thames.TV estas ne la televidkanalo, sed la pro-dukto-studio, kiu produktas televidseriojn kaj programojn kiel “X-faktoro” kaj “Britio havas ta-lenton”. En ĝia retejo certe mankas iu ajn mencio pri Ban Ki-moon aŭ la ukrainiaj limoj.
Plue, la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj jam tre longatempe ne enketis iujn ajn aferojn rilate Ukrainio. La lasta estis la pridiskutado de la letero de la Konstanta reprezentanto de Ukrainio ĉe Unuiĝintaj Nacioj datita la 28-an de februaro kaj okazinta la 19-an de marto.


Krome la notacio kiel “registrado de limoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj” ne ekzistas. Ukrainio estas la oficiale agnoskita ŝtato en la nunaj juraj limoj. Rimarkindas, ke plejparto de la landoj plu agnoskas Krimeon la parto de Ukrainio – el 193 ŝtatoj – anoj de Unuiĝintaj Nacioj nur 11 (inklu-zive de Sirio, Nikaragvo, Zimbabvo kaj Rusio mem) agnoskis la anekson de la duoninsulo fare de Rusio.
Plue, Ukrainio kaj Rusio reciproke agnoskis siajn terlimojn ĉe la prezidantnivelo jam en 2003 kaj en 2004 tiu traktato estis ratifikita de la parlamentoj. Sola ne demarkaciita parto de la limoj inter Ukrainio kaj Rusio estas Kerĉa markolo, do la marlimo.
La nocio “demarkacio” al kiu referencas la aŭtoroj de la “sensacio” signifas fizikan mar-kadon de limoj, do instaladon de la fostoj. Tio signifas nur ripetadon de la jure registritaj limoj sur reala tereno kaj havas neniujn jurajn sekvojn.
Aldone, memorindas ankaŭ, ke limo estas la ambaŭflanka nocio. Do ne nur Ukrainio nek demarkaciis siajn limojn kun Rusio, sed ankaŭ Rusio nek faris tion.