Entute estis senditaj 25 mil korboj de MRE (angle: Meal, ready-to-eat = preta manĝaĵo) aŭ 330 mil kompletoj. En la Ĝenerala Stabejo de Ukrainio oni promesis, ke la usonaj sekmanĝaĵoj proksimtempe estos distribuataj laŭ la loĝistikaj milittrupoj.
“Afiŝoj pri vendado de la usonaj armeaj sekmanĝaĵoj aperis en Interreto jam la 29-an de marto, interalie en retejo kidstaff.com.ua — po 142 kaj 109 grivnoj por kompleto. Aktiva venda-do okazas ankaŭ en retvendejo УНIМА. Vendistoj avertas, ke la oficiale produktitaj en Usono armeaj MRE ne devas esti vendataj al civiluloj, ĉar senflama varmigilo estas malpermesita por aertransportado. Do aĉeti la sekmanĝaĵojn en Ukrainio estas multe pli facile ol mendi ilin trans la oceano” – asertas retejo Newsru.com.
Tamen tio ĉi evidentiĝis esti malvero.
La ambaŭ retejoj, vendantaj la sekmanĝaĵojn, refutis iun ajn ligon de siaj produktoj al la humanitara helpo, ricevita de Usono por la ukrania armeo. “Pro agitiĝo kaj grava kvanto de mal-veraj informoj ni sciigas, ke rilate liveradon de la usonaj sekmanĝaĵoj ni kunlaboras kun usona retejo mreinfo.com. La humanitarajn kompletojn ni ne vendas, nek aĉetas” – surskribis la afiŝkreantoj.
Krome kompanio УНIMA okupiĝas pri la vendado de la sekmanĝaĵoj, averiaj manĝaĵoj por rifuĝintoj kaj aliaj manĝaĵoj kun aparte longdaŭra uzebleco ekde 2010, do ne ekde alveno de la usona helpo al Ukrainio.