"Plioftigitaj atakoj kontraŭ la klerikaro en Ukrainio atestas pri la atmosfero de nacia kaj religia maltoleremo en la lando", — oni deklaris en la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Rusio.

Rusia eksterpolitika institucio referencas al iu letero enhavanta la minacojn, kiujn ricevis la reprezentanto de la Ukrainia Sendependa Ortodoksa Eklezio (Ĉerkasa diocezo) monaĥestro Aleksandro Ŝirokov de la reprezentantoj de la Naci-Socialisma Laborista Partio de Ukrainio.

"Ukrainaj radikaluloj postulis ke la aŭtoritata pastro ĉesigu laŭvorte "ajnan pormoskvan malamikan propagandon". Se la pastro ne atentos la avertojn de la radikaluloj, tiam kontraŭ li kaj lia familio, kiel estas indikite en la proklamo de la Naci-Socialisma Laborista Partio de Ukrainio, estos enkondukitaj drastaj metodoj de la fizika kaj neniiga karaktero", — estas dirite en la komento de la rusia Ministerio pri Eksteraj Aferoj .

Samtage la ukrainia Ministerio pri Eksteraj Aferoj refutis la informon.

"Ni kontrolis la informon, neniu partio nomata Naci- Socialisma Laborista Partio de Ukrainio ekzistas en Ukrainio kaj mankas iuj mencioj pri ĝi en Interreto" — diris Jevhen Perebijnis, la direktoro de la departamento pri informpolitiko de la ukrainia Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

La Ukrainia Ministerio pri Eksteraj Aferoj ankaŭ kontaktis la gazetaran servon de la Ukrainia Sendependa Ortodoksa Eklezio, kaj eksciis, ke la monaĥestro Aleksandro Ŝirokov vere kunlaboras kun la Eklezio en la Ĉerkasa provinco, tamen ne apartenas al ĝia etato.

Laŭ la inrofmo de la ukrainia Ministerio pri Eksteraj Aferoj, li estas monaĥo, kaj la monaĥoj ne povas havi familion, kiel pri tio estas menciite en la komentoj de la rusia Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

Krome, ukrainia diplomato diris, ke la menciita preĝejo estas por la ŝtata patriotisma pozicio.