Ĉi tiu informo estas malvera. Nek standardon kun tia enhavo, nek videon "Televido Respubliko" reale ne montris. La retejo Kresy.pl uzis la fotomuntadon por misopiniigi la legantojn.

Originala foto: la demonstracio por subteni Ukrainion, okazis la 23-an de februaro en Vroclavo. Tie estis granda standardo kun surskribo "Ne povas esti libera Pollando sen libera Ukrainio".

Fotis la grupo de fonduso “Grapfrukto”.


Kaj jen kiel la duan foton manipuladis Kresy.pl: anstataŭigis la surskribon sur la standardo kaj aldonis en la angulo la emblemon de "Televido Respubliko" por plia versimileco. La frazon "malbenita soldato" oni uzis por frapi tiujn, kiuj protestas kontraŭ Putin kaj estas solidaraj kun Ukrainio. “Malbenitaj soldatoj" en Pollando estas nomataj la partoprenantoj de la kontraŭsovetia armitaj kaŝarmeo en 1949-1950, multaj el kiuj estis akuzitaj pro kunlaborado kun la nazioj kaj brutalaj murdoj de civitanoj.


La mesaĝon volonte kaptis konata bloganto, samtempe akuzante s-ron Jaroslaw Kaczynski: "Jaroslav devas fieri", – skribis li.


Post kiam la manipulado estis senmaskigita en la letero de "Televido Respubliko", la retejo Kresy.pl forviŝis la tekston. Sed la ekrankopioj ne brulas…

La fonto: niezalezna.pl