Press TV citas la rusian novaĵagentejon Interfax, prezentante la vortojn de iu rusia diplomato pri 300 dungosoldatoj de la privata armeo, alvenintaj Ukrainion. En la sociaj retoj oni evoluigas tiun ideon, aldonante ke ili alvenis por batali kontraŭ la porrusiaj aktivuloj.


Academi estis vaste konata post la Iraka milito pro akuzoj pri murdoj de civiluloj, kontrabando de armiloj ktp, pri kio informis amaskomunikiloj. Ĝi ankaŭ agadis en Afganio. Ĝiajn servojn mendas naftaj kaj asekuraj kompanioj, ankaŭ privataj personoj. De jure mendi ties servojn povas iu ajn. Rimarkindas tamen, ke inter anoj de la Direktora Konsilio estas ekzemple eksa ĝenerala prokuroro de Usono John Ashcroft, vice-admiralo Bobby Ray Inman, eks-estro de la Nacia Sekureca Agentejo (National Security Agency).
En la menciita videjo oni povas spekti kiel homoj, vestitaj en NATO-stila uniformo, kuras laŭ la urbo en kuglorezistaj veŝtoj kaj kun armiloj enmane. Tiuj kaj pluraj aliaj amaskomunikiloj sciigis, ke en la filmeto kvazaŭ videblis ankaŭ, ke post la dungosoldatoj kuras lokanoj kaj krias: «Blackwater!». Press TV informis, ke homoj persekutis ne militistojn, sed iun urbanon.
La filmeto rapide diskoniĝis ĉe Jutubo. Sed plejparto de la republikigitaj videoj komenciĝas de la dungosoldatoj, dume la interesanta nin momento estas iom pli frue, je 0:12 de tiu ĉi filmeto, kie aŭdeblas kiel homoj krias: “Iru laboru! Laboru iru!” [ruse: Idi rabotat!] Persekutata homo okazis esti Andrej Ŝiŝackij, eks-guberniestro de Donecka provinco. La saman aferon oni povas spekti en la historio de alia flanko, pri kiu raportis en LB, menciante grupon da homoj, inter kiuj estis homo kun la rusia flago enmane (temas pri porrusiaj manifestaciantoj), kiu atakis guberniestron Ŝaŝnickij.
Nome al li oni kriis: “Iru laboru!”, kio iomete samsonas kiel «Blackwater!», do supozeble estigis la aperon en amaskomunikiloj de la aserto, ke lokanoj kriis post la soldatoj nomon de la usona gardkompanio.
Kiel informis brita eldonaĵo Daily Mail, ĝi turnis sin al Academi petante komentariojn jam la 9-an de marto, sed respondo ne aperis.