En 1944, George Orwell skribis: "Preskaŭ ĉiu anglo akceptus la vorton "apaĉo" kiel sinonimo de la vorto"faŝisto".
Probable, nun plej ofte oni trouzas tiun vorton.
“Kontraŭfaŝisto" = faŝisto.
Hodiaŭ pli kaj pli klariĝas, kion konsideris Winston Churchill dirinte: "La faŝistoj de la estonteco estos nomataj kontraŭfaŝistoj".

Sufiĉas eĉ supraĵa rigardeto al " kontraŭfaŝistaj" krucportantoj en Moskvo: polica ŝtato en Rusio, mortigo de la opoziciaj ĵurnalistoj, la informa monopolo, celanta proprajn civitanojn, brutala subpremado de la propraj minoritatoj, milita interveno en najbarajn ŝtatojn, pretekste, ke ili estas ĝia "sfero de la influo” kaj tiel plu ...

Tiutempe en Ukrainio:



La 1-an de marto, 2014 rusia civitano, kiu sin nomas Mika Ronkainen, grimpis sur la tegmenton de la Ĥarkiva Provinca Ŝtata Administracio kaj fotis sin hisanta la rusian flagon.

En sia intervjuo post la incidento, li priskribis sin kiel "rusa aktivisto' kaj civitana ĵurnalisto. Li diris, ke li venis al Ĥarkiv por liberigi la urbon de la "faŝistoj " kaj de la Kieva registaro "subtenata de la Okcidento". Ĵurnalistoj-esploristoj evidentigis, ke li partoprenas en la ksenofobia movado "Naŝi" (“La Niaj”), kiu subtenas Putin. Malsupre estas la foto de Ronkainen el lia paĝo en Facebook.


Banditoj, uzantaj la plej kruelajn metodojn por "batali kontraŭ faŝismo" – ofta fenomeno. En Krimeo, en Sebastopolo milico ŝajnigas ke nenio okazas, dum la prorusiaj "kontraŭfaŝistoj" batas proukrainajn manifestantojn:


Estas alia "kontraŭfaŝisto" Paulo Gubarev, la memproklamita (sed ne longe reginta) provincestro de Donecko. Gubarev ankaŭ apartenas al la partio de la Rusa Nacia Unueco:

Malsupre estas prezentita ekzemplo de la afiŝo de la Rusa Nacia Unueco:



Projekcio

La projekcio – akuzo de la malamiko je siaj propraj pekoj – elprovita taktiko por la propagando. Ekzemple, kiam edzo, pensanta pri la adulto, anstataŭ venki proprajn pensojn, projekcias ilin sur sian senkulpan edzinon kaj imagas, ke ĝuste ŝi adultas. Por li tio fariĝas tiom "reala”, ke li povas iĝi agresema pro la propraj fikcioj. Hitler akuzis la judojn je la komploto superregi Eŭropon kaj la tutan mondon, antaŭ ol komenci sian malpuran aferon.

Ĝis nun la retoriko de Moskvo estas proksimume la sama. Post jarcentoj, pasigitaj sub la Tatara jugo, brutala imperiismo de la Reĝoj kaj la Imperiestroj, Sovetunio, Rusio mem devas akordiĝi kun sia longa historio de ultranaciismo kaj brutala aŭtoritarismo.


Sekve, ili konstante signalas pri ĉiuj "faŝistoj", kontraŭ kiuj ili batalas.

Tamen jen kiel Rusio revenĝas al pacemaj kontraŭmilitaj manifestantoj:

Moskva polico enpelis kontraŭ-krimeajn manifestantojn en la kamionojn kaj forveturigis ilin.


Sergej Markov, politikisto kaj analizisto, ligita kun Kremlo, renkontiĝis kun lokaj oficistoj en Krimeo kaj esprimis sian opinion pri la protestoj en Kievo. Estas interese, ke lia aserto iĝos vera nur post anstataŭi la vortojn "Ukrainio" kaj "Rusio".

"Ŝajnas al mi, ke la plano estas tre klara. Doni al Ukrainio gvidanton kiel Miĥail Saakaŝvili . Komenci la grandan kontraŭrusian movadon, trejni la armeon laŭ la NATO-standardoj, inspiri al ĉiuj kontraŭrusian ideologion, kaj poste, dum estas organizata revolucio, direkti ukrainian armeon en Rusion . Mi persone ne parolis pri tio kun Putin, sed mi supozas ke li pensas samtiel”.

La ukrainia armeo, kiu estas devigita almozpeti orientajn oligarkojn pri la hejtaĵo, kaj kiu estas malpli ol 1/20 de la rusia armeo, invadas Rusion? Sendezire s-ro Markov malkovris pli pri la rusiaj intencoj, ol li intencis respondecigi Ukrainion.


Hodiaŭa Hebbels en Moskvo

Hebbels skribis:
"La plej brila metodo por la propagando ... estas limigi sin je kelkaj ideoj kaj ripeti ilin denove kaj denove”.
"Kribrante lavangon de la akuzoj kontraŭ Ukrainio el prorusiaj fontoj, ni povas distingi kelke da temoj: "grupo de malamantoj… naciistoj… novnazioj… faŝistoj… kontraŭrusia… ekstremistoj” kaj pli malofte "antisemitoj kaj kontraŭsamseksamuloj".
Resumoj de la Kontaŭmajdano
Moskva listo de kontraŭukrainia informado plejparte konsistas emociaj punktoj, derivitaj el la ĉefaj temoj, menciitaj supre. Por la dezirata rezulto oni povas preni ajnajn du aŭ pli el tiuj punktoj, kiuj kreas senfinan kvanton da variantoj de diversaj tezoj. Ne gravas, kiujn el ili vi unuigos kaj en kia sinsekvo. Havante la vortaron de sinonimoj ĉiuj ili bone koincidos.
Unue, tio estas la hirundoj de ĝeneraligoj
profunde maltrankviligaj ... ambiguaj ... konfuzo ... kunpuŝo kun la maloportunaj demandoj ... fridiĝo… probleme... malica ... senguste ... pli kaj pli aŭtoritara ... tre suspektinde ... kaŭzas malkonkordon ... "raportoj" ... ege perturba ... ktp"
Poste la variacioj pri la temo "faŝisto"
novnazioj /nazioj en la unio… novfaŝistoj/ faŝista milico... sturmistoj… sturmaj brigadoj... kievaj puĉistoj / revolucio / ŝtata stumpo ... "elvokas bildojn / rememorojn / reeĥoj de naziismo ... la ekstreme dekstraj / honestaj dekstremuloj… kontraŭsemita ... / malkaŝe kontraŭsemita / senkompromise kontraŭsemita/… kontraŭ Rusio / furioze kontraŭrusia / kontraŭrusia kunpuŝo / malamas ĉiujn rusparolantojn ... ekstremistoj/ kruelaj ekstremistoj ... ksenofoboj… ultranaciistoj… supereco ... ktp".
Fine, la standartaj akuzoj
Teroristoj ... novkonservativuloj… malvirtaj ideologoj/ demagogoj / virulenta ideologio… publika indigno /internacia kondamno… armitaj banditoj ... nigraj maskoj kaj mitraleto “Kalaŝnikov” ... korpokiraso, kaskoj , genudefendiloj... mortonportanta kolekto de la armiloj... ultradekstraj futbalaj diboĉuloj... perfekte organizita… kontraŭgejo ... kontraŭ la virinoj ... k.t.p."
(La sola nomo, kiu hodiaŭ ne tre bone servas, estas “imperiismo ")

Veni kaj Savi
Kaj kiu savos la mondon de ĉiuj tiuj hororoj? Moskvo.
Historiaj esploroj pri Rusio, jen imperiisma, jen sovetia, pruvas, ke ĉiuj rusaj agoj celis "kolekti ĉiujn terojn de Rusj kaj plivastigi rusan teritorion. La plej brutalaj kaj barbaraj provoj de Moskva elito sklavigi najbarajn popolojn kaj konkeri fremdajn landojn ĉiam estis konsiderataj kiel "historie pozitiva faktoro". La nacioj aligitaj al "Rusa lando" dum ilia sklavigo, trapasis terurajn genocidojn, mortigon de propraj naciaj elitoj, devigan rusiigon kaj translokigon de la gepatraj teroj.
Dum la soveta epoko ĉi tio daŭris kun duobla forto. Malgraŭ tio, la hodiaŭaj prorusiaj "kontraŭfaŝistoj" defendas la monumentojn kiuj glorigas la ĉefan arkitekton de Sovetunio – Lenin.
Hodiaŭa Krimeo estis submetita cerbolavadon, kiam Rusio cenzuras ĉiujn fontojn de la novaĵoj kaj la informoj, krom tiuj ŝtataj de la televido kaj la radio. La tuta absurdeco de iliaj kontraŭfaŝistaj akuzoj estas esprimata en la citaĵo de unu el la loĝantoj de Simferopolo (la17-an d emarto): "Mi volas diri, mi estas por la supereco de la blanka raso, sed mi ne ŝatas la naziojn”.
Dum Stalin ankoraŭ havis bonajn rilatojn kun Hitler, li aneksis Ĉebaltion, disŝiris Pollandon kaj komencis la militon kun Finnlando. Kaj kial tio ne estas faŝismo, se la nazioj faris la samon? Kaj ĉu ĉiuj postaj hororaj agoj de Stalin ne plu estis "faŝistaj" nur pro tio, ke Hitler iĝis lia malamiko?


Laŭ la materialoj: Euromaidanpr