“En Ukrainio, ŝajnas, renaskiĝas anarkio, simila al tiu en la komenco de la XX jarcento. Terurigitaj pasaĝeroj de trajno № 65 Moskvo – Kiŝinevo, kiu haltis ĉe la stacidomo en la urbo Vinico la 21-an de marto, ekvidis, ke en la pasaĝerajn vagonojn eniris homoj en UPA-uniformo kaj komencis "kontroli la dokumentojn". Dum tio la civitanojn, kiuj montris la rusiajn pasportojn, oni devigis fordoni posedatan monon kaj orajn ornamaĵojn. La rabado estis akompanata per "politika klariglaboro". Estas mirige, ke la provoj de prirabitaj sinturni al loka milico finiĝis senrezulte. La milico rifuzis akcepti tiujn petskribojn. Jen tia "leĝa ŝtato" estas formata nun en Ukrainio", – substrekis en la Ministerio pri eksteraj rilatoj.

Tamen, neniuj homoj en la uniformo de la UPA estis en la trajno Moskvo – Kiŝinevo. Anstataŭe, en la trajno veturis ukrainaj milicanoj.

Kiel diris al BBC Ukrainio en la gazetara servo de la Sud-Okcidenta Fervoja oficejo de la Ministerio pri internaj aferoj de Ukrainio, de Vinico ĝis Ĵmerinka en la trajno veturis milicanoj, kiuj akceptis petskribon pri la rabado de unu el la pasaĝerinoj de la trajno.

La 21-an de marto, je 7.35 en la trajnon № 65 enkadre de la ordinara procedo eniris la oficistoj de patrol-garda servo (PGS) por ekscii, ĉu ne okazis iuj incidentoj. La vagonservisto de unu el la vagonoj rakontis al ili, ke unu el la pasaĝerinoj plendis, ke oni ŝtelis la saketon kun personaj posedaĵoj.

La oficistoj de PGS vokis milicanojn, sed ne sukcesis formale akcepti la petskribon pri la rabado, ĉar la trajno haltas en Vinico nur por kelkaj minutoj. Pro tio la rajtigito pri krima serĉado – juna virino – kaj la serĝento de PGS plu veturis kun la pasaĝerino al Ĵmerinka.

Oni prenis de la viktimo la raporton pri la ŝtelado. Neniujn aliajn sinturnojn la milico ne ricevis, oni atestas en la gazetara servo.

La informon pri la homoj en la uniformo de UPA refutis ankaŭ la direktoro de la fako pri informpolitiko de la Ministerio pri eksteraj rilatoj de Ukrainio Eŭgeno Perebijnis.

"En la Ministerio pri eksteraj rilatoj de la Rusia Federacio oni disvastigas iujn hororaĵojn pri Ukrainio. Mi persone kontaktis kun la gazetara servo de la fervojo, kie oni informis, ke ĉe rusia civitanino, kiu estis vojaĝanta en la trajno, oni ŝtelis 140 dolarojn kaj 10 mil rublojn. Kiu ŝtelis, ŝi ne scias. Dum la halto eniris la oficistoj kaj prenis ateston de la viktimo, plu veturante kun ŝi ĝis la stacio "Ĵmerinka". Neniu nenion de neniu forprenis" – diris li.

La estro de la ukrainia eksterpolitika institucio konsilis al siaj rusiaj kolegoj "ne misinformi la socion kaj zorgeme kontroli la informojn", se al ili ŝajnas, ke "ukrainia milico surhavas la uniformon de UPA".

Kiel antaŭe informis Stopfake.org, Vinico jam iĝis la objekto de la trompoj de la rusia televido. Aparte, rusiaj televidaj kanaloj informis, ke en Vinico sur la Majdano oni establis pendigilon – por timigi lokan potencon.