La enskribo alvokas la moskvanojn uzi konvenan momenton kaj okupi Kremlon.


Krome sociaj retoj la foto kun tiu mesaĝo disvastiĝis ankaŭ en amaskomunikiloj. Ekzemple usona retejo Washington Free Beacon jam la 13-an de marto ilustris per ĝi sian artikolon pri preparo de la rusia invado al Ukrainio. Subskribo al tiu foto ankaŭ asertis, ke ĝi estis farita apud la ukraina urbo Sumio.


Sed vere tiu foto estis farita de fotisto Igor Zarembo por rusia novaĵagentejo RIA Novosti la 28-an de februaro en Kaliningrada provinco. En priskribo de la foto estis dirite: “Kargado de la aparta tanka bataliono de la motorigita infanteria brigado de la Balta floto sur fervojajn platformojn pro translokiĝo por sendado al destinita ekzercejo en urbo Gusev, Kaliningrada provinco”.


La plenan priskribon de la foto oni povas legi ĉi tie.
P.S. Tiu novaĵo ne asertas, ke apud la ukrainiaj ŝtatlimoj mankas la rusiaj milittrupoj, sed ankaŭ nek diras, ke ili troviĝas tie.