Ĉion ĉi sciigis al ili iu "fonto" en la departamento. Aldone li referencas al la koncerna projekto de la leĝo, supozeble preparitan de la Ministro de Kulturo Eŭgeno Niŝĉuk. Oni planas plej eble rapide prezenti la projekton en la Parlamento.


Tamen, Eŭgeno Niŝĉuk mem malkonfirmis ĉi tiun informon.

"Rilate plenan abolicion de ajnaj datoj – mi aŭdis pri la 9-a de majo aŭ la 8-a de marto, – pri tio eĉ ne temas. Mi ne scias, kiu povus iniciati tion, eble, iu el deputitoj", – diris li.

Niŝĉuk aldonis, ke li eksciis pri tiuj iniciatoj de amaskomunikiloj kaj klarigis, ke oni povas paroli nur pri redukto de la elspezoj por certaj festoj.

Laŭ la materialoj de Segodnja [eo: Hodiaŭ]