Tamen la ligilo ne estis indikita. Supozeble temas pri la videointervjuo publikigita en la retejo Bloomberg la 18-an de marto, en kiu ĉefa geografo de la magazeno National Geographic Juan Valdés rakontas, ke post kiam la registaro definos la statuson de Krimeo National Geographic reverkos mapojn por respeguli apartenon de Krimeo al Rusio.


Rimarkindas, ke por konfirmi siajn vortojn la menciita Interfax prezentas la citaĵon de la kartografo, en kiu estas eĉ ne unu vorto pri Rusio: “Ni faras markojn sur mapoj de-facto, alivorte ni faras mapojn de la mondo tia, kia ĝi estas. Kiel vi komprenas, niaj mapoj ne ĉiam estas pozitive akceptatatj de tiuj, kiuj volas vidi la mondon en alia lumo”.
Tamen en sia oficiala pozicio, publikigita sekvatage en la retejo, National Geographic sciigis la inverson: “Rilate Krimeon, se ĝi estos oficiale aneksita de Rusio, la teritorio estos markita per la griza koloro kaj ĝia administra centro Simferopolo estos markita per speciala signo” informis la retejo. NGS plian fojon substrekis, ke ĝia tasko estas respeguli realan situacion en la mondo kaj ke tio ne signifas agnoskon de laŭleĝeco de la situacio. Estis ankaŭ ripetite, ke la usonaj, eŭropaj kaj aliaj mondgvidantoj deklaris pri sia malagnosko de Krimeo kiel parto de Rusio kaj menciite, ke multaj el ili nomis la referendumon “kontraŭleĝa”.


La saman pozicion subtenas reprezentanto de la usona Ministerio pri eksteraj aferoj Peter Velasko. “Ni ne agnoskas provojn de Rusio aneksi Krimeon. Do ni ne planas ŝanĝi la usonajn registarajn mapojn” diris li.
National Geographic Ukrainio en sia Fejsbuk-paĝo ankaŭ kontestis deklarojn de amaskomunikiloj, plian fojon konfirmis la oficialan pozicion de la ĉefa oficejo kaj deklaris, ke plu markos Krimeon kiel parton de Ukrainio.


Vic-ĉefredaktoro de National Geographic Ukrainio Dmitrij Gubenko deklaris, ke la pozicio de la ĉefoficejo NGS estas klara:
1) la aneksio nesubteneblas kaj nelaŭleĝeblas;
2) mapoj ne estos ŝanĝataj dum proksima tempo, do Krimeo estos markata kiel parto de Ukrainio.
Ankaŭ Gubenko rakontis al StopFake, ke la ukrainia oficejo de NGS priparolis kun la usona oficejo tiun aferon. Li aldonis, ke NGS sekvas la eventojn en Ukrainio kaj esprimis sian bedaŭron, ke Bloomberg por kapti la sensacion intervjuis la kartografon, kiu nur prezentis la politikon de NGS rilate similajn situaciojn.


Eble la supremenciitaj amaskomunikiloj referencis ankaŭ al alia publikaĵo de Bloomberg, kie oni sciigis ke la Rusia Geografia Societo planas respeguli Krimeon kiel parton de Rusio. Tamen ne en la retejo, nek en la oficiala Fejsbuk-paĝo de la rusia oficejo de National Geographic ni sukcesis trovi informojn pri tia pozicio de la oficejo. StopFake turnis sin al National Geographic Rusio por pliĝustigi la situacion. Ĝis finverko de tiu artikolo respondo ne alvenis.