“Pavel Gubarev estis kruele batata post la kaptado. Laŭvoje el Donecko al la ĉefurbo kaj en la esplorejo de la Sekurecservo de Ukrainio. Antaŭ kvin tagoj Pavel falis en komaton. Nome pro tio oni ne allasas al li advokaton – oni timas diskonigon” diris la fonto.


Tamen edzino de Pavel Gubarev, Ekaterina en la televidelsendo de LifeNews kontestis la publikigitan en retejo “Antifaŝisto” kaj de ukrainiaj amaskomunikiloj informon kaj nomis ĝin provoka.
“Mi ne havas la eblecon komuniki kun Pavel rekte, nur pere de advokato. Antaŭhieraŭ ĉio estis normala al li. La informo pri tio, ke li estis batata estas malvera. Eĉ dum la lasta juĝkunsido ĉiuj povis vidi, ke li estas en ordo, – diris Ekaterina Gubareva. – Tio estas provoko kaj sufiĉe severa, ĉar Pavel havas parencojn, ni ĉiuj maltrankviliĝas pri li. Hodiaŭ la advokato foriris por renkontiĝi kun li kaj ni atendas informojn”.
Laŭ la vortoj de Ekaterina nova informo pri la afero de Pavel nun mankas. Lasta kaptodecido verdiktis dumonatan areston. La advokato de Gubarev informis, ke tiu tempolimo povos esti plilongigota.