Ĉe tio la agentejo referencis al la enskribo en Tvitero en la paĝo, kiu kvazaŭ estas posedata de la memdeklarita prezidanto de la Konsilio de ministroj de Krimeo Sergej Aksjonov. Ankaŭ surbaze de iuj antaŭaj datumoj oni sciigis, ke tio estis 17-jaraĝa loĝanto de Lviva provinco.
“La pafisto, kiu pripafis hieraŭ militistojn en Simferopolo estas kaptita” kvazaŭ skribis Aksjonov. En la Tviter-paĝo estis ankaŭ indikite, ke detaloj pri tiu afero estas ŝokaj.
Tamen Sergej Aksjonov ne havas paĝojn en la sociaj retoj.
Do jam samtage la krimea milico kontestis la informojn pri kapto de la suspektato pri la pafado en Simferopolo, sekve de kiu pereis du homoj.
“Tio estas mensogo. Ni neniun kaptis, ni plu enketas” diris al la rusia novaĵagentejo Interfax gvidanto de la gazetarservo de la krimea milico Olga Kondraŝova.