Laŭ la aserto de Lenta.ru, je la 19-a de marto, en 14:38, en la paĝaro de la Ministerio de Kulturo de la Rusia Federacio estis listigitaj 511 familnomoj, kvankam en gazetara komuniko, kiun la redaktejo ricevis la 14-an de marto, la listo enhavis 514 personojn, asertas la ĵurnalistoj de Lenta.ru.

Samtage en la Fejsbuko-paĝo de Ajdan Salaĥova aperis la informo pri tio, ke ŝi ne subskribis la alvokon. Plie, eĉ "neniu kontaktis" ŝin pri tio kaj ŝi intencis ekscii kiel ŝia subskribo aperis en la dokumento. Kial estis forigitaj ankaŭ la subskriboj de Tair Salaĥov kaj Jurij Gnedovskyj dume ne estas konate.


Ni memorigas, ke antaŭe StopFake informis ke en la liston de artistoj, apogantaj la prezidentan politikon de Rusio, oni enskribis la mortintan pentriston Cigal V.E., kaj pli frue skulptisto Zurab Cereteli neis la informon, ke li kvazaŭe subskribis la dokumenton.

Malfermita letero de la kulturagantoj, subtenantaj la politikon de Putin en Ukrainio kaj Krimeo estis publikigita en la retejo de la rusia Ministerio pri Kulturo vespere la 11-an de marto, kaj enhavis 85 subskribojn. La letero temis pri tio, ke ĉiuj subskribintoj subtenas la estron de Rusia Federacio, sed ne estas precizigite nome en kiuj agoj.

Laŭ la materialoj de Lenta.ru