"Mi jam diris, lipo fendiĝos [proverbo kun signifo: aviduloj nenion ricevos] ĉe ĉiuj 28 landoj kaj ĉe tiu fe*aĉa Usono. Ni baros la gorĝon [al ili]. Ni ne permesos. Ni ĉiuj estas prarusoj. Ni havas la samajn radikojn. La saman historion. Ni havas komunajn plagojn. Kaj komunajn venkojn. Ni ĉiuj... Ĉe ni... genetike ni ĉiuj estas rusoj. Ni estas prarusoj. Ni estas sankta ortodoksa Ruslando" – konvinke deklaris Jelena.

Ĉi tiu aktivulino estas jam konata al niaj legantoj pro siaj antaŭaj roloj de “kievanino", "soldata patrino", "odesanino “, "ĥarkovanino" , "partoprenantino de la Kontraŭmajdano" kaj "rifuĝulino el Donecko ". Nur en la antaŭaj versioj ŝi estis blondulino aŭ en la ĉapelo, sed la voĉo kaj la vizaĝo ebligas rekoni nian delongan konatinon.
Por komparo ni prezentas la filmeton, en kiu estis kolektitaj komentoj, kiujn ŝi donis en malsamaj roloj.
En unu el ili – tiu de aktivulino de "Por pura Kievo" – ŝi same nomis sin Jelena Danilĉenko.

Do ŝi ne kaŝas sian nomon. Tamen de tempo al tempo ŝanĝas la harkoloron.