Interalie laŭ gazeta.ru li diris jenon: “Ĝis la 20-a horo en Krimeo voĉdonis 1 250 426 homoj. Tio ne inkluzivas Sebastopolon. Kun Sebastopolo voĉdonis 1 724 563 homoj”. Li aldonis, ke voĉdonis 83,6% da elektantoj.


Surbaze de tiuj datumoj atentema bloganto teh-nomad kalkulis, ke 1 724 563 – 1 250 426 = 474 137 – tiu nombro da homoj el Sebastopolo kvazaŭ voĉdonis en la referendumo. Tamen en la statistika retejo de Sebastopolo, kiel rimarkigas bloganto teh-nomad, estas indikita jena informo:

La 1-an de novembro 2013 la loĝantaro de Sebastopolo estis 385 462 homoj. Tio inkluzivas infanojn, kiuj ne havis balotrajton.
474 137 — 385 462 = 88675 homoj “hazarde” aperis en Sebastopolo dum la referendumo.
88675/385 462*100 = 123,6% (aŭ 124% post rondigo) de la sebastopolanoj voĉdonis por la aliĝo de Krimeo al Rusio – surbaze de la informoj disvastigitaj de rusiaj amaskomunikiloj.
Tamen efektive gazeta.ru kaj aliaj amaskomunikiloj eraris – Maliŝev ne parolis pri 1700 mil voĉdonintoj, li nomis alian ciferon: 1 524 563 homoj inkluzive de Sebastopolo. Jen li diras tion en la filmeto.
Do la informo pri la falsado de la referendumaj rezultoj fare de la krimea potenco almenaŭ ĉi-kaze ne konfirmiĝas.