Tiun informon al StopFake neis Vadim Golub, la grupestro de la grupoj pri ligoj kun civitanoj kaj amaskomunikiloj de la administrado de Okcidenta Teritoria Comandantaro de Ukrainia Interna militistaro.

“Interna militistaro de Ukrainio la "Burdojn" ne havas. La mensogantoj pri tio simple ne sciis” – diras li.

Tiun informon jesas oficiala retejo de Interna militistaro de Ukrainio:

"Kiel antaŭe estis raportite, je la nokto de la 18-a ĝis la 19-a de februaro 2014 estis bruligita konstruaĵo de milita trupo 4114 de Interna militistaro, kiu situas en urbo Lviv.

Pro la bruligo la fajro disvastiĝis sur proksimaj konstruaĵoj, inkluzive la tenejon de la armilaro de la trupo, kiu estis gardata kaj antaŭ la bruligo mem, kaj post ĝi.

La armiloj, la municio kaj milita teknika posedaĵo, kiu estis en la tenejo de la armilaro, estis neniigita pro la fajro, sed ŝteladon de la armiloj kaj la municio oni malebligis.

Laŭ la fakto de la trovado de armiloj sur la incidentoloko estis lanĉita krima proceso № 42014140410000007. La informo estas enskribita en la Unuigitan Registron de la antaŭprocesaj esploroj.

Prokuroroficejo de la Okcidenta regiono de Ukrainio pri apliko de la leĝoj en la milita sfero okazigis plenan kontrolon de la armiloj konforme al la registrado. Evidentiĝis, ke ne mankas la armiloj kaj la municio”.


Krome, Interna militistaro de la Ministerio pri internaj aferoj de Ukrainio ne estas armita per la "Burdoj", aldonas la retejo.