"La tiel nomata "Memdefendo de Krimeo" komencis realigi perbuŝan ordonon de Aksenov nomata "Granda Purigo". La celo de la operacio – signife ŝanĝi la etnan konsiston de Krimea duoninsulo... Objektoj de la operacio – la reprezentantoj de krimeaj tataroj kaj ukrainoj" – skribis Safronenko.

Ĉi tiu informo estas ilustrita per la foto de iuj armitaj homoj starantaj apud la kuŝantaj vizaĝe al la tero homoj kun trapafitaj kapoj.


Tamen, ĉi tiu foto ne estas el Krimeo. Ĝia aŭtoro – Ron Haviv – fotis ĝin dum la milito en Bosnio. Mortpafitaj homoj – tio estas bosniaj islamanoj, civiluloj, kiuj pereis dum la unua batalo pro Bosnio la 31-an de marto, 1992.

Ni nek konfirmas, nek neas la informon pri la etnaj masakroj en Krimeo. Tamen, konsiderante ke ĝi disvastiĝis nur de unu fonto, kiu ne havigis la pruvojn ke ĝi estas vera, ni dubas, ke la informo estos konfirmota.