Interalie oni rakontis pri malsanktigo de sinagogo en Kievo kaj pri la fuĝo de judoj el la ukraina ĉefurbo pro timo antaŭ la nova potenco. Krome en la programero oni informis pri la deklaro de la ĉefa rabeno pri danĝero al ĝia sinagogo kaj al ĉiuj judoj, kiuj frekventas ĝin.
Ĉe tio konforme al la vortoj de ĵurnalisto surekrane prezentiĝis kadreroj kun la sinagogo, sur kiu estis skribite: “Morton al judaĉoj”. Ankaŭ oni prezentis fragmentojn de la intervjuo kun rabeno Miŝa Kapustin. En la programero li pakas siajn aĵojn kaj diras: “Mi ne volas foriri. Sed mi volas ke miaj infanoj sentu sin sekuraj, ke ili estu liberaj kaj malferme esprimu siajn pensojn. Nome pro tio mi foriras”.
Tamen la surskribo “Morton al judaĉoj” aperis ne sur la kieva, sed sur la simferopola sinagogo, tuj post la “liberigo” de Krimeo fare de “verduloj”.



Oni memorigu, kiel jam sciigis StopFake.org, pri tio parolis ankaŭ la ĉefa rabeno de Ukrainio Jakov Dov Brajĥ. Li substrekis, ke dum la tuta tempo de la sendependeco en Krimeo estis eĉ ne unu fakto de la elmontro de maltoleremo al la judoj. La unua aperis post disvastigo de la rusiaj militistoj tra la duoninsulo: nekonato skribis minacojn sur la sinagoga muro kaj pentris svastikon. Kaj Miŝa Kapustin estas rabeno nome de tiu simferopola kaj tute ne la kieva sinagogo kaj la aŭtoro de la alparolo defende de Ukrainio:
“Nia urbo Simferopolo estis okupita de la rusiaj milittrupoj! Helpu nin, savu nian landon, savu Ukrainion! Petu helpon de via registaro, kontraŭ Rusio ni sentas nin senpovaj!”
Do Kapustin pakas siajn aĵojn por saviĝi de la danĝero, kiun por li prezentas la rusiaj soldatoj.

Laŭ la materialoj de Pavel Ŝeĥtman.