Tamen la estro de la PR-sekcio de la Ĥersona urba konsilio kontestis tiun informon en sia komento al StopFake.
“La festo okazis apud la memorialo de Nekonata soldato. Solenaĵoj pasis laŭplane. Estis nuligita la koncerto, kiu devus okazi en la drama teatro, ĉar estas la dekreto de la registaro pri redukto de festoj. Tamen la solena parto okazis, ĝin ĉeestis veteranoj. Antaŭe al ĉiu liberiginto alvenis la urbopotenculoj, ĉiun renkontis aparte – ili ja restis nur kvar en la urbo” rakontis la PR-estro.
En la retejo de Ĥersono estas raportaĵo pri la solenaĵo.


Aparte oni rakontis pri la kapsulo.
“La kapsulon oni hieraŭ transdonis al la okazaĵo kiu nomiĝas “Heredantoj de la Venko”. La kapsulon kun la tero montris de la scenejo prezidanto de la provinca veterana konsilio Kucenko. Li diris, ke en tiu kapsulo nun estas kolektata tero de la tuta teritorio de Ukrainio, kie okazis la bataloj. Oni aldonis la teron de Lepetiĥa, kie tiutempe okazis kruelaj bataloj. Kaj oni transdonis ĝin plu al Nikolajevo”.
Malsupre en la foto estas tiu kapsulo. Foto estis farita dum la solenaĵo, kiu okazis la 13-an de marto en la drama teatro en la tago de la liberigo de Ĥersono.