Oni memorigu, ke la 13-an de marto LifeNews informis, ke ĉefministro de Ukrainio Arsenij Jacenjuk kvazaŭ elportis la skitajn oraĵojn kiel garantion de la repago de la ŝuldo al la Internacia Monfonduso. Kosto de la elportitaj valoraĵoj estis taksita je 20 miliardojn da dolaroj. Tamen estro de la Muzeo de la historiaj valoraĵoj de Ukrainio Ludmila Strokova kontestis tiun informon.


“La skitaj oraĵoj, same kiel la tuta kolekto de la Muzeo de la historiaj valoraĵoj de Ukrainio, troviĝas inter la muzeaj muroj, sur la terotorio de la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo... kaj ĝi estis nenien elportata. Kaj eĉ mankis tiaj provoj” diris ŝi.
Ludmila Strokova ankaŭ pliĝustigis, ke parto de la kolekto troviĝas en la ekspozicio en Amsterdamo: “En Amsterdamo estis malfermita la granda ekspozicio, tie troviĝas ĉirkaŭ 20 eksponaĵoj el nia muzeo, la resto troviĝas en la muzeo”.
Laŭ ŝi en la muzeo same kiel en la ekspozicio troviĝas la originaloj.
“Produktado de kopioj estas tre multekosta procedo” rimarkigis ŝi, aldoninte ke tamen la muzeo havas kopiojn de kelkaj artaĵoj, faritajn dum la sovetia epoko.